Ĉiuj Esperantistoj aŭ Esperantistaj asocioj, kiuj reklamas pri Esperanto, preskaŭ neniam forgesas emfazi ke tiu lingvo estas neŭtrala, kaj ke precize pro ĉi kvalito, ĝi multe pli indas por esti la Internacia lingvo. Tamen tie kuŝas la plej stranga kaj ofta kontraŭdiro, nome ke oni al ĝi ligas ecojn, kiuj tute ne estas neŭtralaj, ekzemple, ne kaŝe, la econ «pacismo». Efektive, ofte oni senĝene mote trumpetas ke Esperanto estas «la lingvo de la paco» – kiel ajn oni difinas pacon, de simpla periodo sen milito ĝis definitiva stato en kiu ne eblas plu militi.
Tio implicas ke ajna Esperantisto nepre estu pacisto, aŭ ke per miraklo ŝuldita al esperantiĝo, homo samtempe iĝas pacisto. Eĉ se oni taksas tion valora celo, tion mi ne povas nomi neŭtraleco.
Nu, mi mem estas Esperantisto, t.e. homo kiu iam lernis kaj nun plu uzas Esperanton, probable pli ol la averaĝa Esperantisto. Tamen, mi ne estas pacisto. Ja mi ŝatas pacon, sed senprobleme mi pretas uzi pafilon defende okaze de milita ofensivo, aŭ atake okaze de kunarmila revolucio.
Oni trovas similajn sintenojn ĉe aliaj etikoj aŭ viv-manieroj, pli malpli kaŝe, ekzemple rilate al ekologio, atom-energio, fumado, veg-ioajn-ismo (ĉiuj laŭ mi konsistigantaj drastajn bremsojn al Eo-disvastigo)…
Kaj imagu, analoge al la fakto ke mi ne estas pacisto, mi ankaŭ ne estas ekologiisto, nek kontraŭ atom-energio, nek anti-fumado, nek veg-ioajn-isto sed ja funde specisto.
Precipe rilate tiun lastan punkton, la argumento por fariĝi veg—isto kuŝas en instigo al supera etiko, kiu metus la homon sur ŝtupo supera al la «kruela naturo».
Tiu etiko tute ne estas internacia, kaj Esperanto, kiel internacia kaj do normale «neŭtrala» ne povas sin nutri de ĝi.
Naturo per si mem ne estas «kruela» (nek «indulga», cetere). Krueli signifas deziri suferigi. Kiam sfego aŭ alia rab-vespo pik-paralizas insekton aŭ araneon kaj demetas sur (foje en) ĝin ovon, tiel ke la onta larvo povu sin nutri de ĝi (plu vivanta !), tio tute ne estas krueleco, sed nur efika sistemo por la pluvivo de la vespa specio. Se ekzistus samtempe alia sistemo malpli «kruela» (laŭ vidpunkto de homo) sed malpli «komforta» por la sfego, tutnature, ĝi ne uzus.
Se instigi al etika pensado por alveni al paradiza mondo, prefere oni provas malfermigi ĉies okulojn pri la ĉefa etika premo preskaŭ tutmonda, nome «kresku kaj multobliĝu»… Se etike ni estus kapablaj ne obei tiun arkaikan instigon (ja prae ĝi estis sekvinda) kaj ne nombri pli ol unu miliardo, ne estus problemoj pri varmiĝo de la planedo nek manĝo de viando, inter alie. Sed nun, nia specio, la plej terure invadema, troviĝas en stato de neebla retroiro. Ve ! ni ne havos multe da posteulaj generacioj… Do, plu manĝante viandojn, kruele, aŭ ne, mi endangerigos l’homaron multe malpli ol la plu naskemuloj.
Serĝo Sir’