SAMIDEANO SIN RAKONTAS

LA LASTA AVENTURO                                          Esperantigis: Enrico Brustolin
Mi apenaŭ rekonas kaj malinkline – la hieraŭajn tempajn markojn, hodiaŭ kaj morgaŭ. Male mi kredas ke ĉiam estas hodiaŭe. Bonvolu tamen ne malhelpi vin: mi promesas al vi ke, tiam kiam mi estos ĉesonta desegni la ĝeneralajn liniojn, zorge kontrolos mian komputilon kaj liveros al vi ankaŭ la datojn; mi bone konscias pri la fakto ke kelkiuj ege ŝatas, mi tamen neniam ĝis funde komprenis la utilecon, kaj precipe la datojn (precipe la naskiĝdaton) ili ĝenas min, min enuigas, eĉ turmentas min. Kaj mi devas aldoni ke eĉ la rolo de la historiisto, pastro de la objektiva realeco, tute ne estas por mi kaj penigas min. Mi esperas ke almenaŭ ĝi montriĝos utila.
Hieraŭ mi konvinkiĝis ke kune kun la plej granda parto de la popolo mi disdividis la aspiron profondan je la socia harmonio, malgraŭ la fakto ke je ĉiu nivelo la konflikto konstateblas ĉe ĉiu nivelo, fakte kaŭzita fare de ĝis nun barbara ordigo de la komunumo.
La malfacilaĵo konsistas en la trovo de la trairo ĉe nordokcidento celante ĉirkaŭiri tiun ĉi kontinenton firmigita de la realeco kiu nin subpremas, kaj kies plena ĉirkaŭnavigacio necesas, en la cerboj ene de kiuj konkretiĝis la konvinko ke la perforto, la trudado, la konkursado kaj la dialektiko de la kontraŭstarantaj fortoj estas neŝanĝebla kaj neformovebla devizo havanta devenstrukturon; kaj ke la idealoj apartenas al la stultuloj, kiuj komprenas nenion, kaj al la neadaptituloj, kiuj laŭŝajne komprenas kiamaniere funkcias la mondo sed ne havas la ilojn utilajn por eniri la arenon.
Cele al ekstrema renversado de la establitaj fantomoj, kaj preskaŭ kunfanditaj, en delikata loko, la cerbo, bezonas neakrigitan kaj malmolan levilon. Afliktita pro la fakto ne trovi similspecaj leviloj kaj apogpunktoj, mi travivis la saman konsternon de la tempo kiam mi sciiĝis pri la obskuraj konsekvencoj de la revolucioj, al kiuj oni atribuas progreskaŭzoj, sin konsolante tiam kiam mi fariĝas senespera.
Povas esti ke mildaj kaj malmolaj leviloj fakte ekzistas grandkvante kaj la malfacileco konsistas en ilia rekono. Mi finfine rekonis Esperanto-n. Fariĝis samideano; kaj ekstartis mia lasta aventuro kaj la jena tempo.

LA RAVA ROMANO                                                  Esperantigis: Renato Corsetti
Pri la ekzisto de Esperanto mi hazarde memoris, kiam mi decidis forte elprovi mian invento-kapablon, ĉar mi proponis al mi mem igi ununuran kaj kunorganizitan romanon malsamoriginaj tekstoj, kiuj fontis el homaj mensoj, kiuj evoluis en kulturaj medioj malsamaj. Mi celis eksperimenti samtempe la disponecon de artistoj, kutime ĵaluzaj pri sia kopi-rajto, krei kune. Necesis lanĉi defion al multlokaj aŭtoroj kaj mi ne sciis kiel fari alimaniere ol per konkuro. Sed kiel disvastigi la konkurs-alvokon en la pluraj mondopartoj? Tiam mi memoris pri Esperanto. Do, mi skribis al la tiama prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, Renato Corsetti, kiun mi tute ne konis. Ni renkonitĝis en la restoracieto de la stacidomo de Cassino [kasino], kie ni babilis dum ni manĝis pastaĵon kun fazeoloj, tipan italan kamparan pladon. Li venigis kun si la daŭre kunan Amerigo Iannacone, elstaran esperantiston, eldoniston, multkrean kaj delikategan verkiston kaj poeton, kies kunlaboron libervolan kaj tre specialan mi poste povis ĝui. Dum nia amikeco iĝis profunda ĝis kiam lia laborplena vivo estis forfalcxita en momento pro hazardo en strata transirejo por piedirantoj. Dum unu jaro mi restis strangasenta, sensange. Malrapide, kiel resaniĝanto antaŭ la alveno de printempo, mi restariĝas.
Do al miaj du kunparolantoj plaĉis mia projekto kaj ili deklaris sin pretaj subteni ĝin kaj disvastigi la bezonatan konkurson tra la esperantistaj kanaloj. La tekstoj, kiuj alvenos, estos rapide tradukitaj fare de dekduo da spertaj volontuloj, inkluzive de ili, kiuj krome helpos min pri la korespondado, ĉar mi ankoraŭ ne eklernis la lingvon. La romano, perinta unue en la itala, estis poste tradukita kaj aperigita en Esperanto. Jen la literatur-ŝatantoj, kiuj surprenis la elĉerpan taskon: Enrico Brustolin, Renato Corsetti, Silvia Garnero, Amerigo Iannacone, Gigi Montalbano, Nicola Morandi, Sergio Maria Pisana, Nicolino Rossi, Graziano Ricagno, Silvio e Alessandro Stoppoloni, Luciano Viviani. En esperantista medio, mi konstatis tion tiam kaj mi havas pri tio daŭrajn pruvojn, estas tre vivanta la sindona spirito labori por celo, kiu transiras la gajnon, per oferoj de tempo kaj laboro, kiuj povas resti sennomaj, kaj tio ne gravas. Renato Corsetti neniam ĉesis helpi min en ĉiu momento kaj mi povis koni la forton mensan kaj moralan de pragmatisma homo, kiu rekte iras al sia celo kiel magneta nadlo. Neniam mi renkontis iun similan, heroan strategiiston.
Mi estis trovinta, do, miajn similulojn!
Samideano (amiko pri la sama ideo) kutima sinonimo de esperantisto, estis substantivo, kiu tuj ravis min, tiom ke ĝi decidigis min igi lin la ĉefan rolanton de la romano kaj fine alprenis ĝin kiel artan nomon por subskribi la libron. Mi ekamas ĝin ĉiam pli, kaj mi ŝarĝas ĝin per signifoj kaj donas al ĝi revajn fantaziojn; sed estas sufiĉe rimarkinde, ke daŭre pliaj homoj rekonas min kaj kiel en la romano ame vokas min Sam.
Tio, kio sekvas estas la provoko, poste iĝinta integra parto de la libro, celanta la nekonatajn eblajn aŭtorojn, interne de la konkurso-anonco sub la nomo “Kiu konis senjoron Bosko Nedelkoviĉ?”, kio poste iĝis la titolo de la libro.  (jen la retloko de tiu tempo)

Jam antaŭ multaj jaroj, kiam la tutterateksaĵo ankoraŭ ne superregis, alvenis al mi stranga kaj interesa multobigaĵo; ĝi estis subskribita de iu Bosko Nedelkoviĉ. En ĝi li priskribis ampleksan filozofion pri individua libereco, ekster la tradiciaj skemoj, sed rava pro iu ajn kongrueco al konfuzita, nerezistebla kaj frustraciita sopiro, kiu stamfis en mia juna animo. En ĝi travidiĝis ne ordinara psiĥa kompreno kaj ĝi lanĉis la miraĝon de utopia medio kun profunda kaj reciproka komprenemo inter la estaĵoj.
Certe li ne povis substreki ĉiun vidpunkton pri la civitana vivo en malmultaj paĝoj; kaj, do li lasis kelkajn demandojn. Sekve mi decidis skribi responde al li, por demandi al li ion ajn kaj, mi rememoras, por eldiri kun mia granda intereso kion ĉiu el ni estus devinta pagi per psiĥaj ŝiraĵoj al la sama rajto de la aliuloj eniri tion, kion li indikis kiel substancan reordigon de la subjektiva loko.
La respondo alvenis sufiĉe abrupte. Ne estis rekte Bosko kiu ĝin skribis, sed estis ĵurnalistino kiu opiniis miajn konsiderojn aparte sentoplenaj kaj tial ŝi deziris min koni persone. Mi neniam sukcesis kompreni ĉu Nedelkoviĉ estis gravulo elpensita de Alenjo Onjali por plenumi soci-sciencan esploron, aŭ ĉu, kiel ŝi diris al mi, li estis vera slava sinjoro kiu estis loĝanta dum mallonga tempo en Italujo, kaj kiun ŝi havis la ĝojon ekkoni kaj el kiu ŝi ricevis la kontaktaktadresojn, inter kiuj estis ankaŭ la mia, kaj lian verkaĵojn antaŭ lia foriro.
Kian influon havis sur mia printempa menso kaj sur mia sentmaniero la intimecon kun tia trankvilega sinjorino estas longa, delikata kaj kompleksa rakonto, eĉ se mi ne povas aserti ke temas pri alia rakonto, kiel oni kutimas diri kiam oni volas silenti pri io. Estas intrigo, kiun mi ankoraŭ malplektas en la flustrado, mi ne scias el kiom kaj kiaj planoj de mia konscio.
Mi min demandas ĉu iam Bosko revenis. Ĉu ankoraŭ liaj adeptoj aŭ kleriĝintaj uloj, kiujn li lasis ĉi tie, ankoraŭ kultivas kiel mi nostalgion pri tiu komunumo kiun li opiniis eblan kaj kiu ekster la ununura ekzemplo de la ĵurnalistino, mi en neniu alia homo iam vidis aperi. Kaj mi prefere konstatis, kiel la liberoj de la individuoj ĉiam pli kontrastas kun tiuj de la aliuloj, kaj, do ili estas kontraŭaj al tiuj lanĉitaj fare de Bosko. Verŝajne mi tion kuraĝas opinii, Bosko Nedelkoviĉ estis kaŝnomo elpensita de tiu virino kiu instruis al mi kiamaniere malligi la intimajn streĉitecojn kaj kiu verŝajne estas nun jam perdita por ĉiuj. Aŭ li estis neaŭskultita profeto, kiu, poste, sin turnis al asketa vivo. La malapero de ambaŭ min lasis neŭtrala; kaj ĝi estis kvazaŭa universala deklaro ke, por ni, ĉi tie, ne estas espero. Kaj ĉi tiu estas loko de perforto kaj de defalo, kiel ĉiuj scias. Temas pri pesimismo, kiu distranĉas vivradikojn kaj kontraŭ kiu jen mi ankoraŭ batalanta. Kelkfoje,alveninte ĝis la dubo pri la pasintaj kontroloj, mi reiras frapi ĉe la pordo de Alenjo. Kaj mi ĉiam trovas nekomprenebla la fakton, ke neniu memoras ŝin, kiel al mi estas ne akceptebla la fakto, ke tio donas al mi la saman malesperon.
Mi volus povi diri: Bosko Nedelkoviĉ neniam forlasis nin, aŭ, en la plej malbona okazo, li revenis tien.
Mi volus povi sekvi la spurojn de lia identeco kaj de lia instruado. Se iu el vi estus koninta Bosko-n aŭ Alenjo-n, aŭ estus aŭdinta priparoli ilin, tiu bonvolu ne plu silenti pri tio al mi. Kaj kiu ankoraŭ gardus eĉ ununuran frazon kiu povus esti atribuebla al ili, tiu bonvolu kundividi ĝin kun mi.
samideano@hotmail.it

Multenombraj longaj rakontoj alveni, kaj tio kaŭzis grandan laboron por la tradukistoj. En la fino mi elektis la plej fantaziajn tekstojn. Mi ĉirkaŭteksis kaj enteksti, sen ŝanĝo de la teksto kaj mi permesis al la leganto kompreni (kiam tio ne ĝenis la rakontadon, kaj ĉiam interkonsente kun la verkinto) pro la malsama verkmaniero, kie Samideano tuŝis la tekston.
Kaj mi neniam sukcesos laŭdi la aŭtorojn, kiuj kunlaboris, kaj kun kiuj ankoraŭ hodiaŭ mi kondutas amike. Ĝi estis ĝoja krea enrepreno dum du jaorj. Pezega kaj bela laboro. Rezultis “rava romano” “affascinante romanzo”, kiel skribis la kritikistino Anna Maria Crisafulli Sartori, kiun mi tiam apenaŭ konis, kaj kiu nun ĝuigas min pro sia vamsenta amikeco, ĝis ŝia esto kiel fonda membro de Esperantista Sicilio. “Kiu konis senjoron Bosko Nedelkoviĉ?” disvolvigas herezan realaĵon estan en pluraj mondoj, kies scenarojn psiĥologiajn, fizikajn kaj metafizikajn foje ĝi priskribas.

GEESPERANTISTOJ ESTAS KAVALIROJ          Esprantigis: Gigi Montalbano
Kiel preskaŭ ĉiuj, mi studis en lernejo la anglan kaj francan sed, kiel malmultaj, kun malalta rezulto. Maldotita de bona memoro, mi ne voladis, ke fremdaj vortoj amasiĝis en mia menso, ĝenante bonan regadon je mia patrinlingvo kiu estas kaj muziko kaj danco. Do, estas tiel kiel vi pensas: la kruela sindromo ilusidona kontraŭ kiu nun mi luktas, favore al esperanto, je sukceso kiu povus esti pli bona. Kaj tio mi forkonsumas kiel ĉio mezkvalita.
La internaciaj rilatoj kiujn, krom ĉiu atendo, estigis por mi Chi ha conosciuto Bosco Nedelcovic? / Kiu konis sinioron Bosko Nedelkoviĉ?”, eldonia en la du lingvojn, estis fariĝitaj tiel komplikaj – ĉar mi devis adresiĝi al geamikoj tradukistoj – kaj finfine tiel humiligas, ke mi nepre kapitulaciis: mense mi genuis antaŭ d.ro Zamenhofo kiel iu pilgrimo bizona kaj priplora. Daŭre nun iu flosanta leksiko kirliĝas kaj konfusigas min. La facila lingvo erodas mian sekurecon; estas malfacile plonĝi ene de ĝi kaj ĝin igi penetri miajn penson, personecon kaj konscion; kvankam mi kredis min aventurema, mia egoo timas trasmutacion! Daŭre devigita traduki min mem, timema alfronti konversacion vid al vide, ekster la paperoj kaj sen vortaro. Iu mensa regideco kiu mirigas min kaj min kosternas.
Tial mi komprenas ilin, mi komprenas ĉiuj, kiuj, pro similaj sindromoj, sentas panikon antaŭ la komputilon – ekzemple – aŭ rilate al esperanto mem, kiu devus esti studata prefereble ekde la infanaĝo, lerneje aŭ en la patrinaj brakoj. Ĉar la homaro nepre bezonas ĝin. Por eviti la kulturajn egemoniajn, por ĉesigi la babelon.
La geesperantistoj sin demandas, samkiel mi, kial do, tial evidenta eblo por la popoloj kunfratiĝi, ankoraŭ ne eksplodis kaj disvastiĝis; kial, fine, la milionoj da personoj kiuj malŝparas sian tempon je senutilaj ludoj, kiuj resonigas medi-sociajn alarmojn, kontribuante al la bruegaĉon ĝeneralan, neagecan kaj malkuraĝan, ne sentas kontentemon lernante lingvon kiu konstituas espero por la tuta homaro. Plue, kial la plej kleraj gentoj ne trafas oportunecon plialtigi la moralemon socian, proponante al siaj gefiloj la studon de ĉi tiu lingvo kies geneso estas hiostorio eĉ ĉarma kun radikoj trairantaj la jarmilojn.
Kaj kial la plej inteligentaj homoj ne enviciĝas flanke de tiu kiu klopodas sanigi, kaj ili konsideras elkontentige sin senti profetaj kompreninte, ke la socio disiĝos, la nacioj konfliktos, la fianco malsatigos pli kaj pli la popolojn, la vetera ekvlibro kolapsos kaj miliardoj da homoj mortos. Kial do, la plejparto de la homaro rigardas kiel malamiko aŭ stultulo tiu kiu proponas pacajn solvojn? Eble ĉar ĉi-lasta aŭdacas peti respondecon kaj engaĝiĝon? Ĉu la plej komuna karaktero homa estas do neagemo? Aŭ la gento opinas, ke la nura kompenso al la ago estas momo? Sed tiu ĉi pensmaniero estas tipe servilista! La prilaŭdata nobleco de l’ laboro kuŝas en aktivo neprofitema, filantropia, longcela kaj saĝa. Tial, je miaj okuloj, geesperantistoj estas kavaliroj kiujn mi plidifinis “Kavaliroj de Paco”. Senglave, eĉ eble sen ŝilde.

LA CIVILIZO DE LA POST-IAMO
La sinorganiza kapableco de la esperantistoj estas rimarkinda. Centmiloj, malmultaj aŭ multaj milionoj da individuoj, maleblas tion kontroli, svarmigas ĉiujn angulojn de la planedo per interkonektitaj grupoj, multmembraj aŭ kelkpersonaj, efike agemaj ĝis nekompareblo. Majstroj pri bonegaj interrilatoj, pri afabla sinesprimado, ili atendas en sia hejmsalono aŭ ĉe la kuireja tablo la bonvolemulon, kiu pordofrapas por ricevi la estontan tagiĝon. Ekde cent jaroj ĉi amoplena sukuro eternigas ras-specion altvaloran kaj elteneman, kiu lante kreskas laŭnombre, pro iniciatoj kaj memkonscio. Min kortuŝis la humilo de la famaj kaj grandaj, en lingvo kaj en arto: min ili traktis kiel samklerulon, kvankam mi estis novulo kaj ĉiobezona.
Popolo afabla, iu civilizo de la post-iamo en mondo senscie fordrivanta. Nova danco ĉirkaŭiras la mondon dum kelkaj horoj; dum unu minuto oni anonc-deklaras militon, por kiu milionoj da junuloj estas pretaj morti.
Sed Esperanto – agnoskita propedeutika al lernado de aliaj lingvoj, ĉar miraklo de logika evidento en la parolesprimado, de gramatika simpleco kaj geometria sintaksa konstruo, kiel ankaŭ senkompara didaktika portilo de alta filantropa idealo, akceptita fare de Unesko, kiu ekde jardekoj lanĉas apelaciojn al la Ŝtatoj-Membroj por ke tiuj ĝin enkonduku en lernejojn, – trovas ministeriojn pretaj stimuli al tio la lernejestrojn, ne disponigante tamen la necesajn financajn rimedojn. Neniu zorgas krei la profesiajn instruistojn de tiu ĉi lingvo, krom la esperantistaj asocioj, kiuj ne povos taskigi ilin per instrukatedro ĉe la kursofino.
Ekde lernanto al docento: kiel volontulo mi ekfrapis ĉe la lernejaj pordoj. Plurfoje forpuŝita, mi trovis klason en Santa Teresa di Riva, apogite de la instruistino Maria Catena Miuccio, poste mem esperantistiĝinta; alian klason en Sant’Angelo di Brolo, kie la lernejestrino estis nefavora, sed la bonaj konsiloj de la urbestro, Basilio Caruso, dum kelkaj jaroj disponigis al mi spacon. Dum kvar jaroj mi instruadis en la mezgrada lernejo “Alberto Stagno D’Alcontres”, sentoplene akceptita de la sinjoreca lernejesto Angelo Cavallaro, poste de la estrino lin sukcedinta, Patrizia Italia, kaj favore subtenata de la profesorinoj, kiuj kun mi poste lernis la lingvon, Rosalba Mancuso, Denise Cavallaro kaj Silvana Imbesi. Ĉi lasta iĝis bona instruistno de esperanto. Mi forgesis: mi havis klason ankaŭ en la mezgrada lernejo en Merì dum unu jaro. La infanoj lernas tre rapide: post kvar aŭ kvin lecionoj, ili kapablas traduki senerare per la helpo de la eta radik-vortaro de Vessella kaj Corsetti. Mi kredas esti ekedukinta pli ol 500 lernantojn. Tiom multajn! Sed ege malmultaj por la celo de lingvo komuna por ĉiuj, libera por homaro libera. Kaj antaŭ ĉio, penklopode, mi min demandas, kiom da ili plu kultivos ĉi lingvon: ĝenerale oni adaptiĝas je la medio. Kaj estas la medio, kiu estas ŝanĝenda.

ŜANĜI LA MEDION                                                  Esperantigis: Nicola Morandi
La esperantistoj antaŭenirigas grandanimajn klopodojn por la disvastigado de la universala lingvo kaj la graveda celo, pro kiu ĝi estis kreita: la paco. Oni pritraktas pri plena kultura ŝanĝiĝo, propedeŭtika je nivelo de supera civilizacio.
Se ni meditas pri tio, ĉar milito ŝajnas tiel sensenca kaj inda nur por barbaraj hordoj, surprisas la fakto, ke ĝi ankoraŭ nun ne estis eliminita kaj la ĝenerala kutimo diskuti kaj interkonsenti la decidojn por la komuna bono ne estu preferata. Certe devas esti kialo, kiu iras trans la plej veraj interesoj, ĉar efektive neniu reale ĝuas pri tio. Ni supozas, ke oni atribuu al la necesoj pri efikeco, pri la celoj de la milito, bonfaran kaj nerezigneblan stimulon al progreso, dume la paco estas konsiderata teda kaj retroiriga.
Devas esti, mi diris al mi, eĉ ankoraŭ en sentona kaj diafana hiperuranio, la taŭga vorto, taŭga agado, kiu sukcesu malfermi la sakon, en kiu estas enprizonata kaj subpremata Esperanto, tre forta reĝo de la ventoj. Kiuj kapablaj oreloj sukcesas nun aŭdi ĝian sufokantan kaj melodian susuradon? Mi tuj respondis al mi: verkistoj, poetoj, personoj kutimiĝantaj pripensi kaj krei novajn mensajn realecojn. Kaj jam mi sciis kiamaniere mi povis provoki, inviti, alvoki ilin! Mi fariĝis stariganto de literaturaj premioj.
“Poezio el ĉiuj ĉieloj”.
Kaj jen ĉiukune, en juĝantaro, famaj kleruloj, ne nur esperantistoj, iuj el tiuj konsideritaj tre veraj geniuloj, disponeblaj legi kaj taksi centojn da poeziaĵoj, kiuj alvenas el la tuta Italio kaj ĉiuj kontinentoj. Giuseppe Campolo (sekretario), Renato Corsetti, Anna Maria Crisafulli Sartori (prezidanto), Amerigo Iannacone, Ella Imbalzano Amoroso, Carmel Mallia, Carlo Minnaja, Luigia Oberrauch Madella, Nicolino Rossi, Nicola Ruggiero. La poeziaĵoj verkitaj en Esperanto, por farigi ilin legeblaj por la neesperantistoj membroj, jen ĉi tiu furiozulo, kiu tradukas ilin de tempo al tempo, kiam ili alvenas. La komisaroj ricevas de mi ununuran dokumenton, kiu entenas la poeziaĵojn sennomajn kaj kun numeroj, laŭ du apudaj kolumnoj kun la tektoj en la du lingvoj. La esperantistoj, kiuj estas inter tiuj, povas legi la originalojn en Esperanto, krom mia traduko, aliaj ĉion en la itala. Sistemo kun slipoj, fine flankigeblaj, kapabligas min, kiu sindetenas de la juĝo, sumigi la voĉdonojn kaj fari la klasifikon, el kiu oni obtenas la gajnintojn. Miloj, eble dekoj da miloj, per ĉi tiu konkurso, en Italio, ekscias ion pli multe pri la lingvo internacia aŭ eĉ unuafoje aŭdas pri ĝi; iuj decidas lerni ĝin.
Premiado, dum la unuaj tri jaroj, oktobre, ĉe la komunuma teatro de S-ta Angelo de Brolo; dum la kvara jaro ĉe Terme Vigliatore, en la salono de Aŭgusto Parko, en kies loĝejoj estas gastigitaj la gastoj el Italio kaj eksterlandoj. Precipe la Kavaliroj de Sicilio Perla Martinelli el Hispanio kaj Carmel Mallia el Malto. La rezulto ĉi tie.
Poste okazis la truo: estis forprenita el ni Amerigo. Mi ne scias, ĉu oni povas kompreni mian konfuziĝon, la sencon de la neutileco pri ĉio. Mi ne volas paroli pri tio; mi ne scias, kiu forto devigis min rekomenci.
Okazas ĉiam, ke mi renkontas iun, kiu helpas min, kiam mi estas en malfacilaj situacioj aŭ mi ne havas la sperton por solvi problemon. Kaj nun ĉu la Providenco scias, ke mi devas esti anstataŭata, almenaŭ iomete? Helpata.

ENKETO DE LA SAVANTOJ                               Esperantigis: Luigia Oberrauch
Kiu, pli bone ol la poetoj, povus kompreni la belan forton de la korala peto je paco, pere de la poezia desegno de Esperanto? Tamen eĉ ili ne estos la komponistoj por tia orkestro: ili estas plenkreskuloj, kun ĉiuj devoj, farendaĵoj kaj lacecoj mem de ĉi tiu kondiĉo.
Tiel kiel estas plejparte evitata, de mizeruloj kaj potenculoj, la frateco, la socia justeco, la ampleksa komforto, la kunlaboro, estas forŝovata ankaŭ Esperanto. Ĝi devas do, kiel eble plej rapide, eniri – kaj naŭzas min diri tion, sed mi fidas je la provita modereco kaj saĝo de la lerneja aparato – devige en la lernejojn kiel dua lingvo, ekde de la elementaj lernejoj. Kaj ĉi tiun socian neceson plenkreskuloj povas kompreni: ili, fakte, dum edukado turniĝas al trudordono per maskata amo, kiam ĝi estas la plej rapida kaj efika maniero por akiri rezulton je esenca graveco. Kaj ĉi tie, miaj karuloj, eĉ la kolapso de la klimato ne solviĝos se oni ne konstruas planedan harmonion de koroj kaj mensoj. Ĉu vi ne sentas la urĝecon je tio?
Multe pli da homoj ol la praktikantaj esperantistoj, povas facile rekoni la valoron de ne etna, universala lingvo, agnoskante ĝin en Esperanto, se ili ne devas fari personajn rezignojn. Jen kiel nova kaj pli larĝa identeco de esperantisto estas koncipita: tiu, kiu konscie deziras la alvenon de Esperanto kaj de la paco, kiujn la ideala unuiĝo de popoloj igos deviga. Ho, se ĉi tiu deziro iĝus universala! Esperantista Sicilio sekvas ĉi tiun koncepton, kreante ponton inter la elito de la realaj kaj veraj Esperantistoj kaj ĉiuj tiuj, kiuj malfermiĝas al la esperantista idealo, almenaŭ kun la koro. Ili igos universale ebla, kaj oportuna por tiuj, kiuj serĉas voĉdonadon, la adopton de Esperanto en la lernejoj. Estas multegaj la Asocioj, kiuj adoptas la idealon de paco kaj justeco, kiu estas ankaŭ ene de Esperanto. Se ili, bona parto el ili, rekonus kaj eksplicite asertus la decidan gravecon de la universala lingvo, ili esprimus tian vocativan forton, ke ĝi povus simili al ordono. Oni spertus inviton efikan.

LA PATRONECOJ                                                       Esperantigis: Silvana Imbesi
Ĉu vi rimarkis, ke tiu ĉi nova retejo de “La konkursoj de Samideano” estas sufiĉe malsamaj ol la antaŭa, ne nur laŭ grafika aspekto? Por ekzemplo, ni ne petis iun patronecon. Ĉu ni ne ĝuas pri via fido? Ĉu aŭtoritato devas garantii por ni?

SPERANTISTAJ URBOJ                                           Esperantigis: Silvana Imbesi
Basilio Caruso, urbestro.
Por “Poezio el ĉiuj ĉieloj” li disponis favore al mi la senpagan uzadon de la komunuma teatro. Poste li redaktis la decidon, kiun li proponis al la urba Estraro, kiu ĝin aprobis: Sankt’ Anĝelo de Brolo “Esperantista Urbo”. Librizzi, Castroreale kaj Terme Vigliatore sekvis. Multnombraj aliaj urbestroj el Komunomoj kiun mi kontaktis estis pretaj por tia decido. Konsole, mi trovis klerulojn virinojn kaj virojn, klarmensajn kaj animitajn el amo al siaj landoj. Mi estis kaj ankaŭ nun mi estas konvinkita, ke, en Sicilio kaj aliloke, sufiĉe vasta regiono de Esperantistaj Komunumoj povas allogi la atenton de amaso de scivoluloj el ĉiu loko, kun la sekvo ke la avantaĝ-serĉantoj vekiĝus kaj la gejunuloj trovus praktikan kialon por lerni Esperanton por akcepto. Fakte iuj civitanoj sekvis kurson por lerni la lingvon.
La sindevigo, kiu postulus de mi daŭre pelgrimadi tra la urbetoj inter la montoj Nebrodi – peno, kiun mi tre konis – kaj la konsiderindaj elspezoj por iri kaj reiri por rapida rendevuo kaj ne tujtuje findecida, superis miajn pridisponeblajn rimedojn, kaj financajn kaj fizikajn. Tamen mi ankoraŭ kredas, ke ĝi estus helpa strategio, efika por la fina celo instigi la regantojn enkonduki la internacian lingvon en la lernejojn; pro tio ĝi povus esti ankoraŭ alstrebita en ĉiu urbo de lando, kondice ke estus personoj pretaj aktivi en siaj urboj, profitante de la sperto kiun mi amasigis kaj kiun mi disponigas.


Ĉu vi volas partopreni (almenaŭ idee, senpage) en Esperantista Sicilio?
Bonvolu sendi mesaĝon al:
associazione@siciliaesperantista.com

aŭ al:
samideano@hotmail.it

Ni unuiĝu por Esperanto kaj paco.

 


Samideano

SANT’ANGELO DI BROLO

LIBRIZZI

TERME VIGLIATORE

CASTROREALE

 

Afiŝita en ARTICOLI, Autore | Etikedigita , | Lasi komenton

ANTAŬPAROLO AL “POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ” kvara eldono

LA VERAJ ELTROVAĴOJ DE LA HOMARO de Giuseppe Campolo

Li sin pretigis por enpaĝigi ĉi tiun libron, kiu estas la kvara rilate al “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, la lasta el pluraj centoj eldonitaj de Eldonejo “Edizioni Eva”; ĉiuj zorge rekontrolitaj de li. Multaj titoloj, ankaŭ en Esperanto, de verkistoj italaj kaj fremdaj, pri poezio, rakonta ĝenro kaj esearo. Ĉiuj tekstoj estas bonnivelaj aŭ altnivelaj. Li mem rafinita poeto, zorga rakontisto, subtila eseisto, analizanto pri anomalioj de nia tempo, Amerigo Iannacone. Al li estas dediĉita ĉi tiu verkaro.
Lia subita kaj trofrua forpaso ne nur traŭmatizas amojn kaj ĉesigas liajn artan agon kaj socian engaĝon, sed haltigas la aktivadon de multaj mensoj, trafulmas konsciencojn, detruas entuziasmojn; sento pri neutileco invadas nian mondon. Ĝi renversas la naturan signifon de aferoj, kiujn ni rakontas al ni, reproponas la krizan dilemon pri la eventoj, ĉu ili do kongruas kun la regado de okulta scio aŭ estas frukto de la monstra hazardo de la fatalo. Kaj denove oni rimarkigas la neakcepteblon de la homkondiĉo, esence nehumana. Ĉio abrupte reaperas pravigita de perforto, kiu estas strukture metafizika.
Estas malfacile por ni konformigi nin, sed ni ne mallaŭdos tiujn, kiuj haltis ĉe la grekaj tragediverkistoj aŭ ĉe la atendado de deksep du virgulinoj “houri”, konsiderante nian fragilecon. Malgraŭ ĉio ĉi, emerĝante el senkompata naturo, la homo atingis la gloron elpensinte la justecon, la moralan senton kaj tion, kio nomiĝas universala amo. Nia tempo ne estas humiligita; kaj observante la historion ni konvinkiĝas: la homoj ne sin levis tute kaj konkrete el la barbareco. Ekzempla homa figuro, Amerigo laboradis por plibonigi la mondon. Kiel li, kiel milionoj da homoj, ni amas la poezion kaj, kiel li, ni kredas, ke ĝi havas tre edukan gravecon, ke ĝi markis la aperon de la civilizo, kiun ankoraŭ gvidas kaj iun tagon plenumos. Kaj krome li, en Esperanto, kiu floris en utopaj mensaj kadroj de poezio, rekonis oportunecon por la libereco de la homaro, eblecon por atingi supran nivelon. Pacience li atendadis, ĉiam prilaborante, ke la necesaj psikaj kaj mensaj procezoj aktiviĝu je ĝenerala nivelo.
Antaŭmetante ke ekzistas la vivo, ke la estonto, kiu transcendas nin, malgraŭ ĉio, ne estas indiferenta al ni, la ago devas ankaŭ havi signifon kaj respondi al forta kialo. Antaŭmetante ke la plej amata amiko Amerigo laboradis dum sia vivo ne por mono sed por idealo, tio devas havi pli altan valoron; certe tio ne devas esti konsiderita en la kadro de inerteco, senkuraĝiĝo kaj malzorgemo.
Kiel ni povus eskapi, kiel ne rilatas al ni tio? Geamikoj miaj, ni absolute devas laboradi ankaŭ por li kaj lin anstataŭi, kaj kun iom da lia modesteco. Ĉiukaze ankaŭ ni simbolas la vivon, kiu kontraŭas al la entropio, kiun la amaskomunikiloj favoras kaj iuj potencoj instigas. Kontraŭ la perforto realigita kaj prezentita, la rabado, la prevarikado, ni respondas per la poezio kaj per la postulo de universala paco, kiu estas la plej fajna homa invento. Ĝi havas kosman gravecon, kaj vi povas nomi ĝin ankaŭ fajreron de la dispeciĝinta Superforto, aŭ Dio.

Afiŝita en ARTICOLI, Autore, Senza categoria | Etikedigita , | Lasi komenton

TRADUKO DE TRADUKO? KIAL NE? de Nicola Minnaja – Literatura Foiro 293- junio 2018

UNESKO Kuriero nun aperas ankaŭ en Esperanto; al tio kontribuas proksimume trideko da esperantistoj el diversaj landoj, kiuj tradukas la tekstojn elektitajn de la redakta stabo.

“TRADUKO DE TRADUKO? KIAL NE?” estas  la titolo de artikolo de Zlatoje Martinov, aperinta en n-ro291 de Literatura Foiro, en ĝi estas iuj interesaj rimarkoj, kiujn mi deziras iom ampleksigi per kelkaj ekzemploj, ĉerpitaj de mia propra sperto.
Mi komencu tamen per anekdoto, kiu rekondukas min al miaj gimnaziaj studoj. Ni metu nin en la ĝustan tempan perspektivon. Estas konate, ke la evoluo de kelksj lingvoj komenciĝis per la akcepto de iu modelo, kiun ni ofte nomas klasika: tio okazis por la latina lingvo en la epoko de Aŭgusto, kiu rekonis en la grekaj poemoj la imitindan ŝablonon (kaj Vergilio mortonte petis, ke lia Eneado estu detruita ĉar malsupera kompare kun tiu modelo); la malfrua latina lingvo kaj la moderna germana lingvo naskiĝis per la respektivaj tradukoj de la Biblio. Post jarcentoj, dum kiuj Italio estis malgranda apendico de la Imperio, la nomo Italio reaperis por sendependa regno post la konkero fare de Napoleono (la itala flago estis de li baptita en decembro 1796). En tiu jarcento formiĝis itala kultura elito, kies ĉefa reprezentanto estis la poeto Ugo Foscolo: en 1797 li fondis la Societon Por Publika Instruado, al kiu li prezentis ambician plurvoluman planon de publika instruado; per ĝi estis rekomendita la kono de multaj ĉefverkoj de la tiam tutmonde konata literaturo, inter kiuj brilis la tri klasikaj epopeoj (Iliado, Odiseado, Eneado); en ĝi estis ankaŭ la studo de la latina lingvo, kiun tamen en iu momento li volis anstataŭigi per la franca. Li esperis trovi en Napoleono la plej bonan gvidonton por la nova Italio, sed poste li seniluziiĝis kaj fine mortis en Anglujo.
La unua ministro pri publika instruado de la nove formiĝinta itala regno, Gabrio Casati difinis la programojn validajn por la ŝtataj lernejoj. En 1923 iĝis ministro pri instruado la filozofo Giovanni Gentile, kiu reformis la tutan sistemon, de la elementaj lernejoj ĝis la universitato. Lia programo por la gimnazio (la unuaj kvin jaroj de la klasika liceo) postulis la konon de la supre menciitaj tri epopeoj de la klasika literaturo, pere de itallingvaj tradukoj.
Eneado estis italigita en la 16-a jarcento de Annibale Caro, Odiseado en la 18-a de Ippolito Pindemonte, kaj en la sama 18-a komencis labori pri Iliado Ugo Foscolo mem; sed li estis kaptita de aliaj travivaĵoj en tiu tumulta jarcento, kaj li interrompis la laboron; prenis sur si tiun taskon alia el la plej popularaj tiutempaj poetoj, Vincenzo Monti; sed ekestis problemo: li ne konis la grekan lingvon; ekzistis latinlingvaj versioj, kaj li sin turnis al ili, sed ne povis eviti la mokan epigramon de Ugo Foscolo: ”Jen Monti, la poet’: li kun fiero / tradukis tradukintojn de Homero”. Kaj fakte la unuajn versojn de tiu ” traduko de traduko”mi lernis parkere kun miaj samliceanoj kiam mi estis 12-jara. En ĉi tiu kazo oni povas aserti, ke la fina itala versio estas tute fidinda, ĉar la klasika greka lingvo estis bone konata en la medio de la kleraj korteganoj de imperiestro Aŭgusto, kaj ĝi povis funkcii, laŭ la difino de Zlatoje Martinov, kiel inter-originalo. Cetere la atento de la latinaj tradukintoj, sed ankaŭ de la italaj liceanoj, koncentriĝis precipe pri la dueloj kaj amaj aventuroj. Tion pruvas ankaŭ la fakto, ke la metriko tute ŝanĝiĝis: la grekaj kaj latinaj heksametroj de la tri epopeoj iĝis italaj kvinjamboj, laŭ la modelo de Dante Alighieri; nur en la 20-a jarcento, post la adaptado de la klasika metriko enkondukita de Giosué Carducci, (kiu tamen difinis tiujn versojn barbaraj) la heksametroj reakiris civitanecon en la italaj tradukoj de la klasikaj epopeoj.
Ni venu nun al tute malsama temo, kiu koncernas religiajn tekstojn, La itala Centro de Bibliaj Studoj diskonigas per la reto tradukojn de dimanĉaj homilioj en diversaj lingvoj, kaj unu el tiuj lingvoj estas esperanto. Tie oni renkontas tute alian problemon: la homilio estas komento al ĉerpaĵo el la Biblio; tiu ĉerpaĵo estas jam esperantigita en oficiala misalo, aprobita de tiucela episkopa komisiono en la jaro 1990 (la komisionon prezidis Wladyslaw Miziolek, episkopo en unu el la subdiocezoj de Varsovio; detaloj estas en la broŝuro Esperantaĵoj de Davide Astori) , do en ĉi tiu kazo la interoriginalo estas jam en esperanto . Sed, male al la ekzemplo pri la latina lingvo, ĝi estas netuŝebla, ĉar garantiita de iu ekstera aŭtoritato. Aliflanke ĝia signifo povas esti ne tute klara.
Prave Zlatoje Martinov mencias tiun problemon por la tradukoj de la Biblio: oni povas obĵeti, ke tio venas ne de la de la lingvo de la interoriginalo, sed de la originalo mem, kiel pruvas diskutoj inter teologoj: ekzemple, en la dimanĉa tagmeza beno, kiun la papo dissendas al la tuta kristanaro, li diras latine, el la evangelio de Johano, ke la Vorto (do Jesuo) ekloĝis en ni, sed ĉu tio signifas inter ni aŭ en niaj koroj?: kaj en Patro nia, tradukita de Zamenhof en la Unua libro (do parto de la Fundamento kaj tial netuŝebla, kvankam en alia senco), kion signifas ne konduku nin en tenton?. La dubo pri la interoriginalo malfaciligas la taskon de la fina tradukanto: fakte, li havas antaŭ siaj okuloj la originalon, kaj ankaŭ la netuŝeblan interoriginalon. Sed la Centro por Bibliaj Studoj celas reatentigi pri io, kio eble perdiĝis pro eraraj interpretoj dum la paso de la jarcentoj, kaj la predikinto, kies vortoj estis registritaj dum la prediko mem, povis deklari ke la tradicia interpreto estas erariga: la vera signifo estas ( … ). Mi konfesas (ĉu konfesende?), ke en tia kazo mi, en akordo kun mia kolego en la tradukado, revizias la “netuŝeblan” episkopan interoriginalon de la misalo, tiel ke ĝi kongruu kun la homilio.
El la ekzemploj proponitaj en la artikolo de Zlatoje Martinov mi elektas tradukon, en kiu efektive Esperanto ludis la rolon de interoriginalo: temas pri romano por geknaboj, tradukita el la itala (la pseŭdonimo de la aŭtoro, vivinta en la komenco de la pasinta jarcento, estas Vamba): ĝin esperantigis Umberto Broccatelli, ĝin eldonis en 2009 Edistudio kun la titolo La ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto kaj poste ĝin tradukis por la barata merkato Probal Dasgupta; mi opinias, ke nun ĝi estas netrovebla, ĉar ĝi ne plu aperas en la reta katalogo de: Edistudio; ĝi estas citita en la Vikipedia artikolo pri Umberto Broccatelli. Samtempe ĝi ricevis subvencion ĉar estis parto de programo de kultura interŝanĝo, sed mi ne scias ĉu ĝi fakte estis eldonita en Barato, kaj ĉu ĝi estis efektive surmerkatigita (kvankam tio estis kondiĉo por ricevi la subvencion). Jam mi legis eseon de Probal Dasgupta kun klarigoj pri kelkaj solvoj de li elektitaj por tiu esperanta “traduko de traduko”.
Zlatoje Martinov rimarkigas, ke la uzado de esperanto kiel interoriginalo povas esti interesa por verkoj en malmulte konataj lingvoj, kaj ne hazarde en la sama numero de Literatura Foiro aperas recenzo de la lasta libro de serio Oriento-Okcidento, nome Memoraĵoj de kampara knabo de Hosé Neira Vilas. Por kontroli, ĉu ĝi estas aĉetebla en Italio, mi traserĉis la retan katalogon de Amazon, kaj mi konstatis, ke ĝi estas ja aĉetebla, sed nur en la originala galega lingvo, do, laŭ mi, almenaŭ nun ne ekzistas itallingva traduko.
Post tio mi volas tuŝi alian temon, kiu ankoraŭ rilatas esperanton, sed ne kiel “interlingvo”. UNESKO Kuriero nun aperas ankaŭ en Esperanto; al tio kontribuas proksimume trideko da esperantistoj el diversaj landoj, kiuj tradukas la tekstojn elektitajn de la redakta stabo. Tiuj tekstoj estas en la angla kaj en la franca lingvoj, kaj ĉiu tradukonto elektas inter ili laŭ sia prefero, kaj povas revizii la malneton faritan de kolego: la finan superrigardon faras du personoj, unu ruso kaj unu ĉino. La impreso estas, ke ofte temas pri “traduko de traduko”, ĉar la politiko de la Kuriero estas, kuraĝigi la loĝantojn en landoj, kies lingvoj kaj kulturoj estas en la okcidenta mondo taksataj kiel “malfortaj”, por ke ili prezentu mem siajn situaciojn kaj valorigu siajn kulturajn heredaĵojn. Oni povas diri, ke tiu sinteno estas tre simila al tiu de la esperanto-movado, kaj ne estas hazardo, ke estis elektita eldono en nia lingvo! (kion ni ŝuldas al financa subteno de Ĉinio, kaj ankaŭ tio ne estas hazardo). Do, laŭ mi, la franca kaj angla versioj aspektas mem tradukoj: ekzemple, en la pasinta jaro mi tradukis artikolon kiu koncernis Sudan Sudanon; kaj la pritrakto komprenigis, ke ĝin verkis junul(in)o el tiu lando. Mi do supozas, ke la angla teksto, kiun mi elektis por traduko, estis siavice traduko, do interoriginalo, probable preparita de iu bona konanto de la angla lingvo, kiu restis sufiĉe longe en tiu lando, kaj en dubaj kazoj sin helpigis de la vera aŭtoro por esti certa pri bona kompreno de la temo. Sed interesa afero estas, ke la interoriginaloj por UNESKO Kuriero estas du, la angla kaj la franca, kaj ke kunlaboris al la fina rezulto pluraj personoj kun malsamaj kulturoj, malsamaj konoj pri la du lingvoj kaj ankaŭ pri la situacio de la lando de la vera originalo. Mi opinias, ke ni povas aserti, ke la Esperanta versio de UNESKO Courier estas vere internacia, ne nur ĉar ĝia lingvo estas esperanto, ne nur ĉar ekzistas eldonoj ankaŭ en aliaj lingvoj, sed ĉar ĝi naskiĝas en esperanta etoso, kun respekto de ĉiuj kulturoj.
Kaj laste mi tuŝas alian, iom similan, temon, en pli ampleksa panoramo de originaloj kaj interoriginaloj. Mi parolas pri la Esperanta Vikipedio. Kiel konate, la artikoloj de Vikipedio estas kontrolataj de stabo, kiu garantias la fidelecon al la principoj de Vikipedio, nome, ke estas kontroleblaj fontoj de la enhavo de la artikoloj, kaj estas respektataj la aŭtorrajtoj de la prezentita materialo. La artikoloj povas esti originale verkitaj en iu ajn el multaj lingvoj, inter kiuj estas esperanto kaj, se oni volas esperantan tradukon de iu artikolo en alia lingvo, oni povas tion fari mem, aŭ alternative utiligi la la tradukon konsilitan de Vikipedio en la maldekstra kolumno de la artikolo mem; mia impreso estas, post komparo de tekstoj en angla lingvo, itala lingvo kaj esperanto, ke preskaŭ ĉiam tiu konsilita traduko estas aŭtomate farita per programo Vikitrans, se ĝi estas aplikebla al la koncerna lingvoparo (iam mi legis, ke ĝi estas ofte aplikita al la paro de angla al esperanto; tamen mi mem konstatis, ke tio ne estas nepra regulo). El la malgranda statistiko, kiun mi faris per lingvoj de mi konataj, mi dirus, ke tiu traduka programo estas bona. Ĉiu uzanto de Vikipedio povas akiri rajton al “redakto” de artikolo, kaj la historio de la proponitaj redaktoj estas konsultebla. Do, almenaŭ principe, ĉiu Vikipedia lingvo povas, per laboro de tradukanto aŭ per la helpo de aŭtomata tradukado, iĝi lingvo por interoriginalo. Kompreneble, tio ne estus speciala prefera rolo por esperanto; mi povus cinike diri, ke la plej taŭga lingvo por tiu rolo estas la lingvo plej larĝe aplikita por aŭtomata tradukado, kaj tion povas decidi sen homa helpo, kun pli aŭ malpli kontentigaj rezultoj, iu ajn programo por serĉado tra la reto. Tio estus plia kazo, en kiu la teknologiaj progresoj malpliigas la nombron da “inteligentaj” laborpostenoj, en nia kazo da tradukistoj; la tempo, en kiu ni esperantistoj mokis la rezultojn de maŝintradukado, kvankam ankaŭ unu esperantista teamo estis inter la pioniroj de tiu scienco kaj eĉ uzis tiucele siajn konojn pri esperanto, estas malproksimaj. Ĉu tio estus samtempe la fino de Eeperanta Vikipedio?
De pure lingva vidpunkto, oni povus diri, ke jes: la sumo de ĉiuj informoj ekzistantaj en Vikipedio pri iu difinita artikolo povas esti aranĝita kiel iu tuto, legebla en iu ajn Vikipedia lingvo, sed ĉu limiĝas al tio la libera scio, la revo de ĉiuj enciklopediistoj, jarcentojn antaŭ la ekzisto de la reto, kaj proklamata kiel la celo de la esperanta Vikipedio?. Kio estas aparta en ĝi? Ĉiu kunlaboranto alportas al ĉiu ajn enciklopedio, jam per la nura elekto de la informoj disponigotaj al la legontaro, sian kulturon, sian mondpercepton, ankaŭ siajn esperojn. Kion povas alporti la Esperanta komunumo? Du aferojn, strikte ligitajn inter si: la diversajn vidpunktojn de personoj kaj socioj vivintaj kaj vivantaj en malsamaj regionoj; la reciprokan respekton inter tiuj vidpunktoj.
Kaj nun ni lasu Vikipedion, prenitan kiel ekzemplon: la esperanta kulturo, en si mem, estas “traduko de traduko”, kaj estas la (certe ne nur lingva) interoriginalo.

Afiŝita en ARTICOLI, Autore | Etikedigita | Lasi komenton

Akrostiko “Kavaliro” de Carmel Mallia

Kial ĉi rava manifestacio,
Ambrozia spirad’ de Sicilio?
Vastega maro de fratec-kulturo:
Al ĉiu kavalir’ ĉies aŭguro.
Laŭroj fieraj kun vizi-valoro,
Ilustrante l’aklamon de l’honoro,
Rondiras kun l’esper’ brave, obstine,
Orden-merite, esperant-pilgrime.

Carmel Mallia
11.11.’17

Intervjuo de Malta Televizio al “Kavaliro” Carmel Mallia:

Afiŝita en Autore, POEMOJ | Etikedigita , | Lasi komenton

Nova Jaro

Oni la galerion trapenetru
de l’Nova jaro,
serĉante la ludilojn, kontentigajn
kiel bazaro.

Sed tie oni aŭdas nur ĥaoson
kompromitantan
l’esperon tradician, orakolan,
kaj elegantan.

Jam dekomence uragano sputas
nekompreneblajn,
cinikajn, flustrojn, timigante ĉiujn
ĝis la plej feblajn.

Ĵonglu la jaro per la ritma kanto
de l’optimismo,
dum dorse l’voĉ’ de l’drako nebuliĝos
pro l’egoismo.

Jam harmonias dum sonora ritmo
l’etosa kredo;
anstataŭ la ĥaos’, vigle aperas
jen…florbukedo.

Vivu l’Novjaro! Ĉu revolucia?
Ĉu eksplodema?
Ne gravas kia! Estu ĝi gracia
kaj senproblema.

Carmel Mallia.
25.12.’18

Afiŝita en POEMOJ | Etikedigita | Lasi komenton

LA KRISTNASKA STELO de Nicola Morandi

LA KRISTNASKA STELO de Nicola Morandi

Dum kristnaska periodo, en multaj sciencaj kaj nesciencaj revuoj, estas kutime trovi artikolojn, kiuj pritraktas la kristnaskan stelon, la faman stelon, kiu gvidis la tri Magojn de oriento gxis la groto, en kiu naskigxis Jesuo.
La originala rakonto pri tio, trovigxas en la evangelio de Mateo.
En la aliaj evangelioj, cxi tiu evento ne estas menciita.
La rakonto diras, ke la Magoj sekvis “la stelo”-n, kiu “antauxiris ilin, gxis gxi alvenis kaj haltis super la loko, en kiu trovigxis la infano”.
Bedauxrinde la rakonto estas tre mallonga kaj malpreciza.
Kio estis la stelo, kiun la Magoj vidis ueste, cxar ili venis de oriento, t.e. de Persio?
Cxu novao? Supernovao?
Versxajne ne.
La diligentaj kaj precizegaj antikvaj astronomoj el Cxinio, Japanio kaj Koreo notis nenion en siaj dokumentoj cxi tiurilate dum tiu periodo.
Krome hodiaux oni trovas neniun restajxon (nebulozon, pulsaron aux nigran truon) de ia fenomeno okazinta antaux du mil jaroj kaj kiu tiam povis esti observita proksime al la uesta horizonto.
Du cent jarojn post Kristo, la teologo Origene hipotezis, ke la betlehema stelo estis kometo sed ankaux pri cxi tiu propono oni povas konkludi sammaniere: kial en la astronomiaj dokumentoj de la ekstremorientaj civilizacioj estas nenio pri tio?
Krome oni devas ankaux konsideri, ke dum la tempoj, en kiuj la eventoj okazis, la kometoj estis konsiderataj mesagxistoj de la malbono, tutcerte ne heroldoj de la dia gloro.
Poste konsiderigxis la hipotezo pri konjunkcio de planedoj, fenomenoj, kiuj dum la antikvaj tempoj, havis grandan konsideron.
Ni jam diris, ke Mateo parolas pri ununura stelo (“aster” en la antikva greka lingvo) tamen dum la 2-a jaro a. K., estis tre etdistanca konjunkcio de Jupitero kaj Venuso super la uesta horizonto, okazinta en la konstelacio Leono, kiu krome tiutempe reprezentis Judeon.
Kelkaj sciencistoj, cxerpante el aliaj fontoj, opinias, ke la konstelacio, kiu reprezentis Judeon estis Fisxoj.
Aliaj pensas pri Arieso, aliaj pri Virgo.
Dum tiuj jaroj aliaj konjunkcioj okazis en tiuj cxielaj zonoj: ekzemple dum la 7-a a. K. en Fisxoj, okazis konjunkcio de Jupitero kaj Saturno; dum la 6-a estis grava konjunkcio de Venuso, Saturno, Luno kaj Jupitero en la konstelacio Arieso.
Bedauxrinde la unua okazis super la eost-sudeosta horizonto, la dua super la eosta horizonto.
Tial kun tiuj astronomiaj eventoj ne bone akordigxas la rakonto de Mateo.
Kelkaj kleruloj proponis kiel kristnaskan stelon, la kasxon de Jupitero far Luno, okazinta dum la 6-a a. K., sed aliaj ne konsentas, cxar ili diras, ke dum tiu periodo, tia evento estus interpretita kiel la anonco de la forpaso de iu regxo, ne kiel lia naskigxo.

Tiel, laux la astronomia vidpunkto, la problemo estas tute en profunda maro.

Tamen kelkajn konkludojn oni povas atingi: ni jam diris, ke nur en unu evangelio trovigxas la rakonto pri la Magoj gviditaj de stelo, sercxantaj jxusnaskitan regxon.
Cxu ne povus Mateo, por pli bone glori nian Sinjoron, cxerpi inspiron de la multaj mitoj de la antikvaj tempoj, kiuj ofte rakontas, ke venonta granda regxo devas esti naskita de virga patrino, anoncita de mirakla stelo kaj dum la regxado de potenca kaj malbona regxo, kiu klopodas sensukcese mortigi lin dume li estas ankoraux malgranda infano, por eviti, ke li, farigxante plenkreskulo, detronigus lin?
Cxu ne okazis preskaux same pri Mitrao, aux la greka heroo Perseo? Kaj la historioj pri Zeuxso, Edipo, Romulo, aux la plene historia Aleksandro la Granda ne tre multe similas la eventon priskribitan en la matea evangelio?
Versxajne multaj sciencistoj senutile klopodegas sercxi konkretecon en rakonto, kiu eble estas nur simbolvalora, kaj kiu tute ne perdus aux akirus nenion, ankaux se oni sukcesus meti gxin en realan kaj koheran kadron.

Tamen ni ne povas nei, ke la klopodoj por sukcesi en tio atingigas cxiam tre interesajn sciencajn kaj kulturajn konsiderojn.

Bonan Kristnaskon kaj felicxan novan jaron al cxiuj.

Afiŝita en ARTICOLI, Autore | Etikedigita | Lasi komenton