La Filozofo-merkato

Βίων πρᾶσις
por Evaldo Pauli


Lukiano el Samosato
VENDO DE VIVOJ EN AŬKCIO

(Gerrit Berveling esperantigis)

1 Zeŭso: Hej, vi! Aranĝu la benkojn, pretigu la ejon por kiuj venos. Kaj vi jen: vi alkonduku la filozofojn, sed unue iom frizu ilin, por ke ili aspektu belvizaĝaj, kaj ke ili allogu kiom eble da homoj. Kaj vi, Hermeso, vi rolu la heroldon, kunvoku la publikon.
Hermeso: Kun ĉiela beno nun venu la Klientoj en la aŭkciejon. Por ili ni disheroldos filozofojn de ĉiaj specoj kaj skoloj — por aĉeti! Kaj, se pormomente mankas kontanta mono — kun garantiulo vi povos prokrasti la pagon ĝis sekva jaro.
Zeŭso: Venas multaj! Do la tempon ni ne malŝparu. Ni ekvendu!
2 Hermeso: Kiun vi deziras, ke unue mi alkonduku?
Zeŭso: Jen tiun kun la longaj haroj — tiun el Ionio. Ŝajne li estas gravulo.
Hermeso: Vi, hej! Pitagoro! Envenu vi kaj montru vin al la publiko.
Zeŭso: Heroldu do.
Hermeso: Plej bonkvalitan filozofon ni vendas — plej subliman! Kiu proponas? Kiu ŝatas fariĝi superhoma? Kiu volas ekkoni la harmonion de l’ sferoj kaj reenkarniĝi?
Kliento: Aspektas ne malbone. Sed kion li kapablas?
Hermeso: Pri aritmetiko, astronomio, ĉarlatanado, geometrio, muziko, sorĉado. Jen plej trafa aŭguristo!
Kliento: Ĉu permesite, ke mi pridemandu?
Hermeso: Beno de l’ ĉielo! Enketu lin do!
3 Kliento: De kie vi estas?
Pitagoro: El Samoso.
Kliento: Kie vi estis edukita?
Pitagoro: En Egiptujo, ĉe l’ tieaj saĝuloj.
Kliento: Nu do, se vin mi akiros: kion vi povos instrui al mi?
Pitagoro: Instruos mi nenion — sed mi ja rememorigos al vi.
Kliento: Kiel rememorigos?
Pitagoro: Unue vian spiriton mi tralavos, kaj de ĝi la naŭzaĵojn mi forigos.
Kliento: Nu, supoze, vi purigis min; — kiu do estas via metodo por rememorigi?
Pitagoro: Unue ege longa silento, sensoneco, nenion paroleti, — dum kvin jaroj.
Kliento: Rigardu: ho bonul’, vi prefere instruu la filon de Krezo1! Mi preferinde estu babilulo ol nura statuo! Kaj, post la silentado — kio do?
Pitagoro: Vi lernos pri muziko kaj geometrio.
Aĉetemuto: Interesege! Do mi fariĝu citro-ludanto antaŭ ol fariĝi filozofo?
4 Pitagoro: Kaj poste pri aritmetiko.
Kliento: Kalkuli mi jam kapablas.
Pitagoro: Kiamaniere vi kalkulas?
Kliento: Unu, du, tri, kvar…
Pitagoro: Ĉu vi scias? Kion vi prenas por kvar — tio estas dek! Kaj ĝi estas perfecta triangulo, kaj nia ĵuro2.
Kliento: Nu! Je via ĵuro plej grava! Je la kvar! Neniam mi aŭdis instruojn pli Diindajn, aŭ pli esoterajn.
Pitagoro: Poste, amiko, vi lernos pri la tero, l’ aero, la akvo kaj la fajro: kia estas ilia ŝanĝiĝo, kaj kia ilia formo, kaj kiel ili moviĝas.
Kliento: Ĉu formon do havas fajro, aero kaj akvo?
Pitagoro: Certege ja! Se ili estus senformaj kaj sensubstancaj, ili ja ne povus moviĝi. Krome — vi ankaŭ lernos, ke Dio estas nombro, spirito kaj harmonio.
Kliento: Kion vi diras, estas mirinda!
5 Pitagoro: Krom ĉio menciita, vi lernos, ke vi ja kredas vin mem unusola estaĵo, sed ke nur ŝajne vi ja estas unu persono, sed fakte alia.
Kliento: Kio do? Iu alia mi estas, kaj ne ĉi tiu, kiu nun parolas kun vi?
Pitagoro: Nune ja ĉi tiu — sed anticipe vi manifestiĝis en alia korpo kaj sub alia nomo. Poste denove vi ŝanĝiĝos en alian personon.
Kliento: Ĉu vi do asertas, ke mi senmortas kaj ke ĉiam mi ŝanĝiĝas en aliajn formojn? 6 Sed sufiĉe pri tio! — Koncerne manĝaĵojn: kiel vi sintenas?
Pitagoro: Mi manĝas nenion, kio estas animita. Cetere ĉion, krom fazeolojn.
Kliento: Kial? Ĉu fazeolojn vi malamas?
Pitagoro: Ne, sed ili estas sanktaj. Mirakla estas ilia naturo. Unue ili estas nure nur spermo, kaj se fazeolon vi malfermas — se ankoraŭ verdan —, vi vidos, ke ĝi similas la viran membron. Kaj se vi boligos ĝin kaj dum certa nombro da noktoj elmetas ĝin al la luna lumo, tiam … sangon vi produktos! Eĉ plie: en Ateno estas kutimo uzi fazeolojn por elekti la registaron.
Kliento: Bele tion vi scias rakonti, kaj tiel pastrece! Sed bonvolu senvestiĝi, ĉar ankaŭ nuda vin mi volas vidi. — Ho Heraklo! Lia femuro estas el oro! Dio — ne homo li aspektas! Tial lin mi aĉetos, kiel ajn. Kiom li kostas?
Hermeso: Dek minojn.
Kliento: Je tiu prezo mi lin prenos.
Zeŭso: Skribu la nomon de l’ aĉetinto, kaj de kie li devenas.
Hermeso: Italujano ŝajne li estas, Zeŭso, — el la regiono de Krotono aŭ Tarento, el la tiea Grekujo. Sed ne unuopulo, sed tricentkelkaj komune lin aĉetis3.
Zeŭso: Ili forkonduku lin! Alian vi prezentu.
7 Hermeso: Ĉu vi nun volas tiun malpurulon? Tiun Nigramarulon?
Zeŭso: Certege.
Hermeso: Hej vi! Vi kun la tornistro! Vi nudbrakulo, venu do, kaj ĉirkaŭpaŝu la ejon. — Filozofon mi heroldas virecan, filozofon plej bonan kaj noblan, filozofon liberan! Kiu aĉetos?
Kliento: Heroldo, kion vi diras? Ĉu liberulon vi vendas?
Hermeso: Jes.
Kliento: Ĉu vi do ne timas kulpigon pri homŝtelado? Nek alvokon al la Areopago?
Hermeso: Lin ne interesas, esti vendata. Li sin kiel ajn opinias libera.
Kliento: Por kio taŭgas li, tiel malpura kaj en tiel aĉa kondiĉo? Nu, minimume fosiston aŭ akvoportiston eblos fari el li.
Hermeso: Ne nur, sed se pordiston vi faros el li, vi havos pordogardiston pli fidindan ol kiu ajn hundo! Li efektive nomiĝas ‘hunda’4.
Kliento: De kie li estas, kaj kian vivstilon li instruas?
Hermeso: Demandu lin mem. Pli bone estas tiel fari.
Kliento: Mi timas lian grumblemon, kaj lian fieran rigardon. Li povus alboji min, aŭ — je Zeŭso: — min mordi! Ĉu vi ne vidas, kiel sian bastonon li tenas, aŭ kiel la brovojn li kuntiras, aŭ kiel minace kaj kolere li alstrabas nin?
Hermeso: Ne timu! Li estas malsovaĝa.
8 Kliento: Unue, bonulo: de kie vi devenas?
Diogeno: De ĉie.
Kliento: Kion vi diras?
Diogeno: Civitanon de l’ kosmo vi vidas antaŭ vi.
Kliento: Kiun vi elektis kiel ekzemplon?
Diogeno: Heraklon.
Kliento: Kial ne leonfelon vi portas? Vi ja similas lin jam koncerne la bastonon.
Diogeno: Mia leon-felo estas tiu ĉi manteleto. Kaj mi estas soldato same kiel vi, kontraŭ la plezuroj. Ne devigite, sed tute libervole, kun la intenco purigi la vivon.
Kliento: Belega celado! — Sed kion vi dirus, ke vi kapablas plej bone? Kiun fakon vi regas?
Diogeno: Liberiganto mi estas de homoj, kaj kuracisto de iliaj suferoj. Unuvorte: profeto mi volas esti, — de vero kaj de parollibereco.
9 Kliento: Bele: profeto! Kaj se mi aĉetos vin, kion vi instruos al mi?
Diogeno: Unue, kiam vi transprenas min, mi senigos vin de via lukso, kaj enŝlosos vin en povrecon. Manteleton mi ĉirkaŭmetos al vi, kaj kun penado kaj ĝem-ado devigite vi lernos dormi surplanke, kaj trinki akvon, kaj nutri vin nur per hazarde trovitaj manĝaĵoj; kaj koncerne monon — se vi havas — se mian konsilon vi sekvos, vi ĵetos ĝin en la maron, nek okupiĝos pri nupto, idoj aŭ patrujo, sed ĉio ĉi por vi estos nura rubaĵo; kaj la gepatran domon vi forlasu por ekloĝi inter tomboj, aŭ en forlasita turo aŭ eĉ en barelo. Via tornistro plenu je lupinoj kaj je libroj ambaŭflanke skribitaj. Kaj tiel vivante, vi konstatos, ke vi estas pli feliĉa ol la Granda Reĝo mem5. Kaj se iu vin skurĝos aŭ torturos, nenion en tio vi opinios dolora.
Kliento: Kion vi diras: ke ne doloros, esti skurĝata? Mi ne havas karapacon de testudo aŭ omaro!
Diogeno: Vi agos laŭ la diro de Eŭripido, — kun ioma ŝanĝo.
Kliento: Kiu diro?
Diogeno: “Spirit’ suferos sed la lango estos sen sufer’.6” 10 Kion specife vi devas kapabli, tio estas: vi devas esti senhonta, kaj aŭdaca, kaj insulti senescepte ĉiujn: reĝojn kaj simplulojn: tiel ili ekestimos vin kaj kredos vin vireca. Via lingvaĵo estu fremda, disonanca via prononco; ja ĝi senpere similu je hundo-bojado; viaj trajtoj estu streĉitaj, via irmaniero konvenu al tiu aspekto. Unuvorte: ĉio en vi estu besteca kaj sovaĝa. Hontemo, decosento kaj sinregado estu abolitaj, kaj el via vizaĝo vi plej absolute forviŝu la ruĝiĝemon. Kvazaŭ hante vi vizitu homamasiĝojn, kaj ĝuste sur la placoj vi strebu esti sola kaj senakompana, atentante nek pri amiko nek pri fremdulo. Tia agado ja estas abdiko de estrado7. Kiam ĉiuj vin spektas, faru kuraĝe tion, kion alia homo apenaŭ kuraĝas fari sola, kaj pri amoraj aferoj serĉu la plej plumpan manieron plenumi ilin, kaj — por fini — se tiel plaĉas, manĝu meduzon aŭ sepion nekuirita — kaj krevu! Tio estas la feliĉo, kiun al vi mi promesas.
11 Kliento: Foriru vi! Vi mencias abomenaĵojn, vi ne parolas pri hominda vivo.
Diogeno: Sed almenaŭ facilas, ul’, kaj por ĉiuj ĝi estas farebla, senprobleme. Vi ja ne bezonas edukiĝon nek sciencon kaj klaĉon, sed ĉi tiu vojo estas la plej senpera al famo. Eĉ se vi estas simplulo, tanisto, vendisto de peklitaj fiŝoj, ĉarpentisto aŭ monŝanĝisto: nenio malhelpos vin fariĝi mirinda, se nur vi posedos senhonton kaj impertinenton, kaj se nur trafe skoldi vi lernos.
Kliento: Por io simila mi ne bezonas vin! Sed eble vi estas uzebla kiel ŝipisto aŭ ĝardenisto, — almenaŭ se li pretas vendi vin je maksimume du oboloj.
Hermeso: Prenu! Tenu lin! Kun pleja ĝojo ni liberiĝas de li. Li nur ĝenas kaj kriaĉas, kaj ĉiujn sendistinge li insultas kaj ordonadas.
12 Zeŭso: Voku iun alian, — tiun el Cireno: tiun kun la purpura mantelo, kun la florkrono surkape8.
Hermeso: Venu do! Kaj atenton de vi ĉiuj! Valoras ĉi vendaĵo! Indas je riĉa aĉetanto. Ĉi vivo estas dolĉa, delikata, trioble feliĉa vivo. Kiu deziras lukson? Kiu aĉetas la plej delikatan?
Kliento: Vi, hej venu do, kaj rakontu, kion vi scias. Mi aĉetos vin, se vi estos utila.
Hermeso: Ne ĝenu lin, bonulo, ne starigu al li demandojn. Li ja ebrias. Tial li ne povus respondi al vi, ĉar kiel vi vidas, lia lango forglitadas.
Kliento: Kaj kiu homo mense sana do aĉetu tian koruptitan, tiel senleĝan sklavon?! Ho, kiom li odoras je mirho, ho kiel ŝanceliĝe li paŝas, kiel freneze! Sed ek: ho Hermeso: rakontu do, kio karakterizas lin, kaj kion li alstrebas!
Hermeso: Ĝenerale, li estas inda por kunvivado, agrabla por kuntrinkado, kaj por mastro enamiĝinta kaj diboĉa li estas la plej taŭga por kune kun li serenadi kun flutistino. Krome ege sperta li estas pri kukaĵoj kaj plej fakula pri kuirado, unuvorte: profesoro de ĝu-spertado. Li estis edukita en Ateno, kaj li servis la tiranojn en Sicilio, — kaj ĉe ili li estis en alta estimo. La esenco de lia vivkoncepto estas: malŝati ĉiun, eluzi ĉiun kaj ĉion, elĉerpi plezuron el kiu ajn fonto.
Kliento: Jen do ebleco por vi, ke vi serĉu iun inter la riĉuloj kaj egposedantoj, ĉar mi ne taŭgas por aĉeti vivon tiel supraĵan.
Hermeso: Tiu ĉi, Zeŭso, do ŝajne restos nevendebla.
13 Zeŭso: Forigu lin do. Alportu alian. Prefere jen tiun duopon: tiun el Abdero kiu ridas kaj tiun el Efezo kiu ploras. Tiujn mi ja ŝatus vendi kune.
Hermeso: Descendu en la mezon. Jen ni proponas al vendo du bonegajn vivojn. Ni prezentas la du plej saĝajn el ĉiuj!
Kliento: Ho Zeŭso! Kia kontrasto! Unu ne ĉesas ridegi, la alia ŝajne prilamentadas iun. Daŭre li ja ploras. Kio estas do: hej vi! Kial vi ridadas?
Demokrito: Ĉu vi demandas? Ĉar ĉio ŝajnas al mi ridinda: viaj aferoj kaj vi mem.
Kliento: Kion vi celas? Ĉu vi mokridas nin ĉiujn, kaj ĉu niajn aferojn vi taksas nenio?
Demokrito: Jes — tiel. Enestas en ĝi nenio serioza: ĉio vakuas, ĉio ’stas rapida moviĝo de atomoj kaj senfino9.
Kliento: Ho ne, nepre ne! Sed vi mem estas malplena, vere kaj senlime! 14 Kia insulto. Ĉu neniam vi ĉesos ridaĉi? — Kaj vi, kial vi ploras, ho bonulo? Ĉar mi kredas multe pli senchava alparoli vin.
Heraklito: Ĉar mi, ho fremdulo, opinias la homajn aferojn dolorplenaj kaj larmindaj, kaj nenio en ili ne estas mortideva. Tial mi do prilamentas kaj priploras ilin, kaj ne la nunajn aferojn mi opinias grandaj, sed la onte venontaj estos vere amaraj, — mi celas la ekfajriĝon kaj la neniiĝon de l’ universo. Pri tio mi lamentas, kaj ĉar nenio estas stabila, sed ĉio kirliĝas, kvazaŭ en unu granda kaĉo: ĝuo kaj neĝuado, scio kaj senscio, la granda kaj la eta, supren kaj suben ĉirkaŭŝvebas kaj ŝanĝiĝas en la ludo de la eterneco.
Kliento: Sed kio estas eterneco?
Heraklito: Infano ludanta per damdiskoj, jen senefike, jen efike.
Kliento: Kaj la homoj?
Heraklito: Dioj mortidevaj.
Kliento: Kaj la Dioj?
Heraklito: Senmortaj homoj.
Kliento: Vi parolas enigme, ulo! Aŭ ĉu vi metas kaptilojn? Vi ja estas ekzakte kia Apolonoi0: nenion vi diras klare.
Heraklito: Vi ja neniel interesas al mi.
Kliento: Tial do neniu aĉetos vin, almenaŭ neniu mense sana!
Heraklito: Mi proponas al vi ĉiuj, ke vi ploradu — ĉu vi aĉetas aŭ ne.
Kliento: Ties malsano ne longe distas de frenezo. Miaflanke, mi aĉetas neniun el ambaŭ.
Hermeso: Neaĉetitaj restas do ankaŭ tiuj ĉi.
Zeŭso: Heroldu alian!
15 Hermeso: Ĉu tiun Atenanon vi volas, tiun babilemulon?
Zeŭso: Ĝuste lin!
Hermeso: Venu do! Vivon bonan kaj justan ni disheroldas. Kiu aĉetos ĉi plej sanktan?
Kliento: Diru al mi: kion vi scias pleje?
Sokrato: Knabamanto mi estas, scia pri amaferoj.
Kliento: Kiel do mi povu aĉeti vin? Mi ja bezonas pedagogon por mia bela filo.
Sokrato: Sed kiu estas pli ideala ol mi por akompani belulon? Ĉar mi ne enamiĝas je la korpoj, sed la animon mi kredas bela. Eĉ se ili kunkuŝas kun mi sub la sama litkovrilo, vi aŭdos de ili, ke nenion ili suferis de mi.
Kliento: Kion vi rakontas, estas nekredebla: ke vi — estante knabamanto — tamen ne interesiĝas pri io ajn krom pri la animo, eĉ ne se prezentas sin la eblo, kiam vi kuŝas sub la sama kovrilo!
16 Sokrato: Sed mi ĵuras al vi: je la hundo kaj la platano: tiel estas!
Kliento: Je Heraklo! Kiel strangaj Diaĵoj!
Sokrato: Kion vi diras? Ĉu la hundon vi ne opinias Dio? Ĉu vi ne vidas, kiel granda estas en Egiptujo Anubo? Kaj Siriuso enĉiele, kaj Cerbero subtereje?
17 Kliento: Prave: mi eraris. Sed kiamaniere vi vivas?
Sokrato: Mi loĝas en urbo, kiun mi mem konstruis al mi, mi uzas importitan leĝaron, kaj miajn proprajn leĝojn mi enkondukas11.
Kliento: Mi ŝatus aŭdi unu el viaj reguloj.
Sokrato: Aŭskultu la ĉefan: kion mi opinias pri virinoj. Ja neniu el ili apartenu al unu sola viro, sed ĉiun ŝi sekvu, kiu deziras sekskuniĝi kun ŝi.
Kliento: Vi do celas, ĉu — ke la leĝojn kontraŭ adulto vi abolis?
Sokrato: Je Zeŭso! Jes: unuvorte <ĉion mi abolis> koncerne tiajn malgravajn aferojn!
Kliento: Kion vi opinias pri la knaboj en la bela aĝo?
Sokrato: Tiuj estu premioj por la plej bonaj, por kisi ilin, kiam oni plenumis ion brilan aŭ kuraĝan.
18 Kliento: Ho kia malavaro! Kaj kio estas la kerno de via saĝo?
Sokrato: La Ideoj, la paradigmo de l’ estaĵoj. Ĉar kion ajn vi vidas, la teron, la surterajn aferojn, la ĉielon, la maron, — de ĉio ĉi ekzistas bildoj ekster la universo.
Kliento: Kie ili troviĝas?
Sokrato: Nenie. Ĉar se ie ili troviĝus, ili ja ne ekzistus.
Kliento: Tiujn paradigmojn, pri kiuj vi parolas: mi ilin ne vidas.
Sokrato: Kompreneble, ĉar vi estas blinda je l’ anima okulo. Sed mi vidas la bildojn de ĉio —kaj ankaŭ nevideblan ‘vi’ kaj samspecan ‘mi’ — kaj unuvorte: ĉion mi vidas duoble.
Kliento: Tial vi estas aĉetenda, pro viaj saĝo kaj akra rigardo. Jen, mi vidu: por kiom vi vendas lin al mi?
Hermeso: Por du talantoj.
Kliento: Je tiu prezo mi aĉetas! La pagon mi prokrastas por alia momento.
19 Hermeso: Kiel vi nomiĝas?
Kliento: Diono el Sirakuzo.
Hermeso: Prenu lin. Bonŝancon kun li! — Epikurano, nun vin mi vokas. Kiu aĉetas lin? Li estas lerninto de tiu ridanto kaj de l’ ebriulo, kiujn antaŭ nelonge mi disheroldis. Sed unu aferon li scias pli ol ili, ĉar li estas pli senpia. Krom tio li estas agrabla kaj tre frandema.
Kliento: Kiom li kostas?
Hermeso: Du minojn.
Kliento: Jen: prenu do! — Sed, ho ul’: mi sciu, kiajn nutraĵojn li ŝatas.
Hermeso: Dolĉaĵojn li manĝas, mielaĵojn kaj prefere figojn.
Kliento: Neniu problemo. Ni aĉetos por li fig-kukojn el Kario.
20 Zeŭso: Voku alian: tiun ĝishaŭte nud-razitan, tiun mornan ulon, el la Stoiko.
Hermeso: Bone. Ŝajnas ja, ke sufiĉe granda amaso atendas lin, ĉi tie sur la vendoplaco. — Mi nun ofertas al vi la virton mem, la plej perfektan el ĉiuj vivoj! Kiu deziras tute sola scii ĉion?
Kliento: Kion per tio vi celas?
Hermeso: Ke nur li saĝas, nur li belas, nur li estas justa, kuraĝa, reĝeca, elokventa, riĉa, leĝodona, kaj ĉio cetera …
Kliento: Do, ĉu li ankaŭ estas la sola kuiristo, kaj — je Zeŭso! — la sola tanisto, ĉarpentisto, kaj simile?
Hermeso: Ŝajnas ja.
21 Kliento: Venu ĉi tien, bonulo, kaj rakontu al via aĉetanto, kia vi estas, kaj unuavice, ĉu ne ĝenas vin esti vendata kiel sklavo?
Ĥrizipo: Tute ne! Tio ja ne dependas de ni12. Kaj kio ne dependas de nia volo, tio estas indiferenta.
Kliento: Mi ne komprenas, kion vi diras.
Ĥrizipo: Kio? Ĉu vi ne komprenas, ke en tiaj aferoj, kelkaj estas aprobitaj kaj kelkaj nekonsentitaj?
Kliento: Ankaŭ nun mi ne komprenas vin.
Ĥrizipo: Kompreneble: vi ja ne konas niajn terminojn, kaj vi eĉ ne havas la kapablon formi konceptojn, sed fakulo, kiu pristudis la logikon, ne nur tion scias sed eĉ, kio estas rekta predikato, kaj kio nerekta predikato, kaj kiom kaj kiel ili diferencas inter si.
Kliento: Je la Saĝeco! Senenvie rakontu do al mi ankaŭ, kio estas rekta predikato kaj nerekta predikato. Ĉar mi ne scias, kiel min impresas la ritmo de tiuj terminoj!
Ĥrizipo: Mi malenvias: se iu lamulo frapiĝas per la lama piedo kontraŭ ŝtono kaj ekhavas vundon, tiu anticipe do jam havis rektan predikaton kaj la vundo aldone provizis lin per nerekta predikato13.
22 Kliento: Kia subtilo! Kion krome vi scias plej bone?
Ĥrizipo: La tordiĝojn de vortoj, per kiuj miajn interparolantojn mi perpleksas kaj per kiuj mi blokas al ili la buŝon, igas ilin silentaj, surmetante al ili buŝumon. Tiun kapablon ni nomas la famega silogismo.
Kliento: Je Heraklo! Nevenkebla kaj fortika aĵo, kiun tie vi mencias!
Ĥrizipo: Do mem rigardu: ĉu infanon vi havas?
Kliento: Kio do?
Ĥrizipo: Se krokodilo ĝin kaptus, trafinte ĝin dumludade proksime al la rivero, kaj promesus redoni ĝin al vi, kondiĉe ke laŭvere vi diru, kion ĝi intencas fari koncerne la redonadon de l’ etulo — kion vi dirus, ke ĝi intencas?
Kliento: Vi starigas demandon vere nerespondeblan. Mi ja ne scias, kion mi elektu respondi. Sed je Zeŭso! — Respondu vi do: savu mian infanon, por ke la monstro ne anticipu nin, manĝante ĝin.
Ĥrizipo: Kuraĝon! Mi ja instruos al vi pri aliaj aferoj ankoraŭ pli mirindaj.
Kliento: Pri kiaj aferoj?
Ĥrizipo: La Rikoltanto, la Mastranto, kaj — antaŭ ĉio — la Elektra kaj la Vualita14.
Kliento: Kion vi celas per la Vualita kaj la Elektra?
Ĥrizipo: Tiun famegan Elektran, filinon de Agamemnono, kiu samtempe sciis kaj ne sciis la saman aferon. Kiam Oresto staris nerekonata apud ŝi, ŝi sciis kiu estas Oresto, ŝia frato, sed ke li estas Oresto, ŝi ne sciis. La Vualita: nu, vi aŭdos rezonadon sufiĉe mirindan: ja respondu al mi: ĉu vian patron vi konas?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Kio? Se vualitan personon mi starigus apud vi, kaj demandus, ĉu tiun vi konas — kion vi dirus?
Kliento: Klare: ke mi ne scias.
23 Ĥrizipo: Sed tiu montriĝas esti via patro: tiel do, se tiun vi ne konas, estas klare, ke vi ne konas vian patron.
Kliento: Tute, tute ne! Sed mi malvualigus lin kaj scius la veron. Sed nu, kion celas tiu via saĝo, kaj kion vi faros, kiam vi estos atinginta la apogeon de virto?
Ĥrizipo: Mi min dediĉos al la aferoj laŭnature ĉefaj; mi volas diri: al riĉo, sano kaj simile. Sed unue necesas multe penadi tra libroj dense verkitaj, akrigante mian rigardon kaj kolektante skoliojn kaj plenigante min per solecismoj kaj per fremdaj esprimoj. Kaj, por nomi la ĉefaĵojn: viro ne rajtas iĝi saĝa krom se trifoje heleboron li trinkis15.
Kliento: Noblas tio, kaj terure grandiozas! Sed esti avarulo kaj uzuristo — ĉar ankaŭ tiajn trajtojn mi rimarkas en vi — kion ni diru? Ke ĝi estas trajto de viro, kiu jam trinkis heleboron kaj jam perfekte virtas?
Ĥrizipo: Jes. Prunti monon decas al saĝulo. Kombinado ja estas ĝuste lia tasko — kaj pruntedonado kaj kalkulado de rentumo ŝajnas al mi sufiĉe parencaj al kombinado, do estas karakteriza por saĝulo ĉu unu ĉu la alia — kaj ne nur simpla rentumo, kiel ricevas la ceteraj, sed eĉ ricevadi mon-idojn el la idoj. Aŭ ĉu vi ne scias, ke ekzistas unua rentumo kaj duagrada rentumo — kvazaŭ naskita el la antaŭa? Vi certe jam vidas, kion celas la silogismo: se la unuan rentumon li ricevos, li ricevos ankaŭ la duan; sed ho ja — la unuan li ricevas, do li ricevos ankaŭ la duan!
24 Kliento: Do la samon ni diru — ĉu ne — pri la salajroj16, kiujn de la junularo vi ekhavas pro via saĝo, kaj klaras do, ke nur la fakulo ricevos salajron pro sia saĝo?
Ĥrizipo: Vi ĝuste ĝin trafas! Ne pro mi mem pagon mi ricevas, sed pro la paganto: ĉar unuflanke ekzistas la elverŝanto kaj aliflanke la akceptanto, tial mi trejnas min mem kiel akceptanton kaj la lernanton kiel elverŝanton.
Kliento: Tute male! Devus ja la junulo esti akceptanto kaj sole riĉa elverŝanto!
Ĥrizipo: Vi ŝercas, ho ul’! Atentu, ke mi ne trafu vin per silogismo senrefuta!
Kliento: Kion mi timu pro tia armilo?
Ĥrizipo: Senkonsilecon, silentiĝon kaj spiritan tordiĝon. 25 Sed ĉefe, se vi deziras, mi tuj ŝanĝos vin en ŝtonon.
Kliento: Kiel? Ŝtonon? Vi ja ne estas Perseo, kiom mi scias, ho bonulo17.
Ĥrizipo: Jen tiel ĉi: ĉu ŝtono estas korpo18?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Kio do? Ĉu animalo ne estas korpo?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Kaj ĉu vi estas animalo?
Kliento: Ŝajnas ke jes.
Ĥrizipo: Do — estante korpo — vi estas ŝtono.
Kliento: Tute ne! Riparu min, je Zeŭso! Kaj denove faru min homo!
Ĥrizipo: Tute ne komplikas. Estu ree homo. Diru al mi: ĉu ĉiu korpo estas animalo?
Kliento: Ne.
Ĥrizipo: Nu? Kaj ĉu ŝtono estas animalo?
Kliento: Ne.
Ĥrizipo: Kaj ĉu vi estas animalo?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Estante korpo, ĉu vi estas animalo?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Tial do vi ne estas ŝtono, ĉar vi estas animalo.
Kliento: Tion bone vi faris. Miaj kruroj jam komencis frostiĝi kaj rigidi kiel la kruroj de Nioba19. — Sed vin mi aĉetos. — Kiom mi pagu por li?
Hermeso: Dek du minojn.
Kliento: Tiun mi prenas.
Hermeso: Ĉu vi aĉetas lin tute sola?
Kliento: Je Zeŭso, ne! Sed ĉiuj ĉi, kiujn ĉi vi vidas!
26 Hermeso: Multaj ja, kaj ŝultre fortikaj kaj indaj je la Rikoltanto!
Zeŭso: Ne malŝparu la tempon! Voku la sekvan! Tiun Peripatetikan20.
Hermeso: Vin mi vokas, belulo, riĉulo! Alpaŝu do, aĉetu la plej inteligentan, kiu ĉion komprenas sen ajna manko.
Kliento: Kia li estas?
Hermeso: Modera, laŭ deco, adaptita al la vivo, kaj – kio estas eĉ pli – li estas duobla.
Kliento: Kion vi diras?
Hermeso: Deekstere li jen aspektas tia, sed deene li ŝajnas esti tia ĉi. Do se lin vi aĉetos, vi memoru, ke li jen nomiĝas ekzotera, jen esotera21.
Kliento: Kion li scias plej bone?
Hermeso: Ke bono estas triobla, en la animo, en la korpo, kaj en la eksteraĵoj.
Kliento: Li home rezonas. Kiom li kostas?
Hermeso: Dudek minojn.
Kliento: Altan prezon vi nomas.
Hermeso: Tamen ne, feliĉulo! Ĉar, ŝajne, li mem ankaŭ posedas iom da mono, tiel ke vi ne povas aĉeti lin tro haste. Krome tuj vi lernos de li, kiom da tempo vivas la kulo, ĝis kioma profundo la maron prilumas la suno, kaj kia estas la animo de l’ ostroj.
Kliento: Je Heraklo! Kia sagaco!
Hermeso: Kaj kio do, se vi aŭdos aliajn aferojn ankoraŭ pli akrevidajn? Pri generado, koncipo kaj formiĝo de embrioj en la utero, kaj kiel la homo estas rid-kapabla, sed la azeno ne-ridkapabla, nek dom-konstruiva aŭ ŝip-velanta.
Kliento: Vi mencias aferojn ege estimindajn kaj utilegajn; do mi aĉetos lin por la dudek minoj.
27 Hermeso: Bonege.
Zeŭso: Kiu nun ankoraŭ restas al ni?
Hermeso: Restas tiu Skeptikulo. Ho la, vi Puriaso22, venu ĉi tien, ke rapide ni heroldu vin! La amaso jam komencas disiĝi, kaj ĉe la aŭkcio restas nur malmultaj. Tamen: kiu aĉetos ĉi tiun?
Kliento: Mi! Sed unue vi informu min, kion li scias.
Purono: Nenion.
Kliento: Kion per tio vi volas diri?
Purono: Ke miaopinie ekzistas plene absolute nenio.
Kliento: Do, ĉu ni estas nenio?
Purono: Tion mi ne scias.
Kliento: Ankaŭ ne, ke vi mem ekzistas?
Purono: Pri tio mi eĉ pli malcertas!
Kliento: Ho kia senelirejo! Sed tiuj viaj pesiloj: kion ili signifas?
Purono: Argumentojn mi pesas kaj komparas inter si, kaj kiam mi vidas ilin precize egalaj kaj sampezaj, tiam ho tiam mi ne scias, kiu estas pli vera.
Kliento: Kion krome fari bone vi kapablas?
Purono: Ĉion. Krom rekapti fuĝintan sklavon.
Kliento: Kial tio estas neebla al vi?
Purono: Ĉar, bonulo, nenion mi povas kapti23.
Kliento: Kompreneble. Vi ja aspektas ege malrapida, kaj lantaĉa. Sed kion celas via saĝo?
Purono: Senscion. Kaj nek plu aŭdi, nek plu vidi.
Kliento: Ĉu vi do intencas diri: esti blinda kaj surda?
Purono: Jes — kaj senjuĝa, kaj sensenta, kaj unuvorte: neniel malsimila je lumbriko.
Kliento: Pro tio vi estas aĉetenda. Kiomvalora lin vi nomas?
Hermeso: Unu Atikan minon.
Kliento: Akceptu ĝin! Kion vi diras, ho ulo? Ĉu mi aĉetis vin?
Purono: Ne estas certe.
Kliento: Male. Mi ja aĉetis vin, kaj la monon mi pagis kontante.
Purono: Mi forŝove prokrastas mian juĝon, mi pripensos.
Kliento: Nu, sekvu min, kiel decas al sklavo.
Purono: Sed kiu scias, ĉu tion vi prave asertas?
Kliento: La heroldo, la mino kaj la publiko.
Purono: Ĉu do estas ĉeestantoj?
Kliento: Vin mi ĵetos en la muelejon24, kaj mi konvinkos vin, ke mi estas la mastro — per logiko malpli scienca!
Purono: Prokrastu vian juĝon pri tio.
Kliento: Je Zeŭso! Ho ne! Mian juĝon ĵus mi eldiris.
Hermeso: Kaj vi, ĉesu rezisti. Sekvu vian aĉetinton. — Kaj por morgaŭ vin ĉiujn mi invitas: ni aŭkcios simplulojn, manlaboristojn kaj komercistojn.

 

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en ARTICOLI kaj ricevis la etikedo(j)n . Legosigni la fiksligilon.

Respondi