ANTAŬPAROLO AL “POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ” kvara eldono

LA VERAJ ELTROVAĴOJ DE LA HOMARO de Giuseppe Campolo

Li sin pretigis por enpaĝigi ĉi tiun libron, kiu estas la kvara rilate al “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, la lasta el pluraj centoj eldonitaj de Eldonejo “Edizioni Eva”; ĉiuj zorge rekontrolitaj de li. Multaj titoloj, ankaŭ en Esperanto, de verkistoj italaj kaj fremdaj, pri poezio, rakonta ĝenro kaj esearo. Ĉiuj tekstoj estas bonnivelaj aŭ altnivelaj. Li mem rafinita poeto, zorga rakontisto, subtila eseisto, analizanto pri anomalioj de nia tempo, Amerigo Iannacone. Al li estas dediĉita ĉi tiu verkaro.
Lia subita kaj trofrua forpaso ne nur traŭmatizas amojn kaj ĉesigas liajn artan agon kaj socian engaĝon, sed haltigas la aktivadon de multaj mensoj, trafulmas konsciencojn, detruas entuziasmojn; sento pri neutileco invadas nian mondon. Ĝi renversas la naturan signifon de aferoj, kiujn ni rakontas al ni, reproponas la krizan dilemon pri la eventoj, ĉu ili do kongruas kun la regado de okulta scio aŭ estas frukto de la monstra hazardo de la fatalo. Kaj denove oni rimarkigas la neakcepteblon de la homkondiĉo, esence nehumana. Ĉio abrupte reaperas pravigita de perforto, kiu estas strukture metafizika.
Estas malfacile por ni konformigi nin, sed ni ne mallaŭdos tiujn, kiuj haltis ĉe la grekaj tragediverkistoj aŭ ĉe la atendado de deksep du virgulinoj “houri”, konsiderante nian fragilecon. Malgraŭ ĉio ĉi, emerĝante el senkompata naturo, la homo atingis la gloron elpensinte la justecon, la moralan senton kaj tion, kio nomiĝas universala amo. Nia tempo ne estas humiligita; kaj observante la historion ni konvinkiĝas: la homoj ne sin levis tute kaj konkrete el la barbareco. Ekzempla homa figuro, Amerigo laboradis por plibonigi la mondon. Kiel li, kiel milionoj da homoj, ni amas la poezion kaj, kiel li, ni kredas, ke ĝi havas tre edukan gravecon, ke ĝi markis la aperon de la civilizo, kiun ankoraŭ gvidas kaj iun tagon plenumos. Kaj krome li, en Esperanto, kiu floris en utopaj mensaj kadroj de poezio, rekonis oportunecon por la libereco de la homaro, eblecon por atingi supran nivelon. Pacience li atendadis, ĉiam prilaborante, ke la necesaj psikaj kaj mensaj procezoj aktiviĝu je ĝenerala nivelo.
Antaŭmetante ke ekzistas la vivo, ke la estonto, kiu transcendas nin, malgraŭ ĉio, ne estas indiferenta al ni, la ago devas ankaŭ havi signifon kaj respondi al forta kialo. Antaŭmetante ke la plej amata amiko Amerigo laboradis dum sia vivo ne por mono sed por idealo, tio devas havi pli altan valoron; certe tio ne devas esti konsiderita en la kadro de inerteco, senkuraĝiĝo kaj malzorgemo.
Kiel ni povus eskapi, kiel ne rilatas al ni tio? Geamikoj miaj, ni absolute devas laboradi ankaŭ por li kaj lin anstataŭi, kaj kun iom da lia modesteco. Ĉiukaze ankaŭ ni simbolas la vivon, kiu kontraŭas al la entropio, kiun la amaskomunikiloj favoras kaj iuj potencoj instigas. Kontraŭ la perforto realigita kaj prezentita, la rabado, la prevarikado, ni respondas per la poezio kaj per la postulo de universala paco, kiu estas la plej fajna homa invento. Ĝi havas kosman gravecon, kaj vi povas nomi ĝin ankaŭ fajreron de la dispeciĝinta Superforto, aŭ Dio.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en ARTICOLI, Autore, Senza categoria kaj ricevis la etikedo(j)n , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi