KORONA EPIDEMIO ATAKAS VIRINOJN de Hori Jasuo

Download File Raportoj de HORI Jasuo
Afiŝita en ARTICOLI, Hori Jasuo | Etikedigita , | Lasi komenton

Carlos Drummond de Andrade, brazila Poeto

Afiŝita en ARTICOLI, POEMOJ | Etikedigita | Lasi komenton

ATESTANTO DE LA ARMEA URBO HIROŜIMO de Hori Jasuo

VestaĵfabrikarodeHiroŝimo

Afiŝita en ARTICOLI | Etikedigita , , | Lasi komenton

La Filozofo-merkato

Βίων πρᾶσις
por Evaldo Pauli


Lukiano el Samosato
VENDO DE VIVOJ EN AŬKCIO

(Gerrit Berveling esperantigis)

1 Zeŭso: Hej, vi! Aranĝu la benkojn, pretigu la ejon por kiuj venos. Kaj vi jen: vi alkonduku la filozofojn, sed unue iom frizu ilin, por ke ili aspektu belvizaĝaj, kaj ke ili allogu kiom eble da homoj. Kaj vi, Hermeso, vi rolu la heroldon, kunvoku la publikon.
Hermeso: Kun ĉiela beno nun venu la Klientoj en la aŭkciejon. Por ili ni disheroldos filozofojn de ĉiaj specoj kaj skoloj — por aĉeti! Kaj, se pormomente mankas kontanta mono — kun garantiulo vi povos prokrasti la pagon ĝis sekva jaro.
Zeŭso: Venas multaj! Do la tempon ni ne malŝparu. Ni ekvendu!
2 Hermeso: Kiun vi deziras, ke unue mi alkonduku?
Zeŭso: Jen tiun kun la longaj haroj — tiun el Ionio. Ŝajne li estas gravulo.
Hermeso: Vi, hej! Pitagoro! Envenu vi kaj montru vin al la publiko.
Zeŭso: Heroldu do.
Hermeso: Plej bonkvalitan filozofon ni vendas — plej subliman! Kiu proponas? Kiu ŝatas fariĝi superhoma? Kiu volas ekkoni la harmonion de l’ sferoj kaj reenkarniĝi?
Kliento: Aspektas ne malbone. Sed kion li kapablas?
Hermeso: Pri aritmetiko, astronomio, ĉarlatanado, geometrio, muziko, sorĉado. Jen plej trafa aŭguristo!
Kliento: Ĉu permesite, ke mi pridemandu?
Hermeso: Beno de l’ ĉielo! Enketu lin do!
3 Kliento: De kie vi estas?
Pitagoro: El Samoso.
Kliento: Kie vi estis edukita?
Pitagoro: En Egiptujo, ĉe l’ tieaj saĝuloj.
Kliento: Nu do, se vin mi akiros: kion vi povos instrui al mi?
Pitagoro: Instruos mi nenion — sed mi ja rememorigos al vi.
Kliento: Kiel rememorigos?
Pitagoro: Unue vian spiriton mi tralavos, kaj de ĝi la naŭzaĵojn mi forigos.
Kliento: Nu, supoze, vi purigis min; — kiu do estas via metodo por rememorigi?
Pitagoro: Unue ege longa silento, sensoneco, nenion paroleti, — dum kvin jaroj.
Kliento: Rigardu: ho bonul’, vi prefere instruu la filon de Krezo1! Mi preferinde estu babilulo ol nura statuo! Kaj, post la silentado — kio do?
Pitagoro: Vi lernos pri muziko kaj geometrio.
Aĉetemuto: Interesege! Do mi fariĝu citro-ludanto antaŭ ol fariĝi filozofo?
4 Pitagoro: Kaj poste pri aritmetiko.
Kliento: Kalkuli mi jam kapablas.
Pitagoro: Kiamaniere vi kalkulas?
Kliento: Unu, du, tri, kvar…
Pitagoro: Ĉu vi scias? Kion vi prenas por kvar — tio estas dek! Kaj ĝi estas perfecta triangulo, kaj nia ĵuro2.
Kliento: Nu! Je via ĵuro plej grava! Je la kvar! Neniam mi aŭdis instruojn pli Diindajn, aŭ pli esoterajn.
Pitagoro: Poste, amiko, vi lernos pri la tero, l’ aero, la akvo kaj la fajro: kia estas ilia ŝanĝiĝo, kaj kia ilia formo, kaj kiel ili moviĝas.
Kliento: Ĉu formon do havas fajro, aero kaj akvo?
Pitagoro: Certege ja! Se ili estus senformaj kaj sensubstancaj, ili ja ne povus moviĝi. Krome — vi ankaŭ lernos, ke Dio estas nombro, spirito kaj harmonio.
Kliento: Kion vi diras, estas mirinda!
5 Pitagoro: Krom ĉio menciita, vi lernos, ke vi ja kredas vin mem unusola estaĵo, sed ke nur ŝajne vi ja estas unu persono, sed fakte alia.
Kliento: Kio do? Iu alia mi estas, kaj ne ĉi tiu, kiu nun parolas kun vi?
Pitagoro: Nune ja ĉi tiu — sed anticipe vi manifestiĝis en alia korpo kaj sub alia nomo. Poste denove vi ŝanĝiĝos en alian personon.
Kliento: Ĉu vi do asertas, ke mi senmortas kaj ke ĉiam mi ŝanĝiĝas en aliajn formojn? 6 Sed sufiĉe pri tio! — Koncerne manĝaĵojn: kiel vi sintenas?
Pitagoro: Mi manĝas nenion, kio estas animita. Cetere ĉion, krom fazeolojn.
Kliento: Kial? Ĉu fazeolojn vi malamas?
Pitagoro: Ne, sed ili estas sanktaj. Mirakla estas ilia naturo. Unue ili estas nure nur spermo, kaj se fazeolon vi malfermas — se ankoraŭ verdan —, vi vidos, ke ĝi similas la viran membron. Kaj se vi boligos ĝin kaj dum certa nombro da noktoj elmetas ĝin al la luna lumo, tiam … sangon vi produktos! Eĉ plie: en Ateno estas kutimo uzi fazeolojn por elekti la registaron.
Kliento: Bele tion vi scias rakonti, kaj tiel pastrece! Sed bonvolu senvestiĝi, ĉar ankaŭ nuda vin mi volas vidi. — Ho Heraklo! Lia femuro estas el oro! Dio — ne homo li aspektas! Tial lin mi aĉetos, kiel ajn. Kiom li kostas?
Hermeso: Dek minojn.
Kliento: Je tiu prezo mi lin prenos.
Zeŭso: Skribu la nomon de l’ aĉetinto, kaj de kie li devenas.
Hermeso: Italujano ŝajne li estas, Zeŭso, — el la regiono de Krotono aŭ Tarento, el la tiea Grekujo. Sed ne unuopulo, sed tricentkelkaj komune lin aĉetis3.
Zeŭso: Ili forkonduku lin! Alian vi prezentu.
7 Hermeso: Ĉu vi nun volas tiun malpurulon? Tiun Nigramarulon?
Zeŭso: Certege.
Hermeso: Hej vi! Vi kun la tornistro! Vi nudbrakulo, venu do, kaj ĉirkaŭpaŝu la ejon. — Filozofon mi heroldas virecan, filozofon plej bonan kaj noblan, filozofon liberan! Kiu aĉetos?
Kliento: Heroldo, kion vi diras? Ĉu liberulon vi vendas?
Hermeso: Jes.
Kliento: Ĉu vi do ne timas kulpigon pri homŝtelado? Nek alvokon al la Areopago?
Hermeso: Lin ne interesas, esti vendata. Li sin kiel ajn opinias libera.
Kliento: Por kio taŭgas li, tiel malpura kaj en tiel aĉa kondiĉo? Nu, minimume fosiston aŭ akvoportiston eblos fari el li.
Hermeso: Ne nur, sed se pordiston vi faros el li, vi havos pordogardiston pli fidindan ol kiu ajn hundo! Li efektive nomiĝas ‘hunda’4.
Kliento: De kie li estas, kaj kian vivstilon li instruas?
Hermeso: Demandu lin mem. Pli bone estas tiel fari.
Kliento: Mi timas lian grumblemon, kaj lian fieran rigardon. Li povus alboji min, aŭ — je Zeŭso: — min mordi! Ĉu vi ne vidas, kiel sian bastonon li tenas, aŭ kiel la brovojn li kuntiras, aŭ kiel minace kaj kolere li alstrabas nin?
Hermeso: Ne timu! Li estas malsovaĝa.
8 Kliento: Unue, bonulo: de kie vi devenas?
Diogeno: De ĉie.
Kliento: Kion vi diras?
Diogeno: Civitanon de l’ kosmo vi vidas antaŭ vi.
Kliento: Kiun vi elektis kiel ekzemplon?
Diogeno: Heraklon.
Kliento: Kial ne leonfelon vi portas? Vi ja similas lin jam koncerne la bastonon.
Diogeno: Mia leon-felo estas tiu ĉi manteleto. Kaj mi estas soldato same kiel vi, kontraŭ la plezuroj. Ne devigite, sed tute libervole, kun la intenco purigi la vivon.
Kliento: Belega celado! — Sed kion vi dirus, ke vi kapablas plej bone? Kiun fakon vi regas?
Diogeno: Liberiganto mi estas de homoj, kaj kuracisto de iliaj suferoj. Unuvorte: profeto mi volas esti, — de vero kaj de parollibereco.
9 Kliento: Bele: profeto! Kaj se mi aĉetos vin, kion vi instruos al mi?
Diogeno: Unue, kiam vi transprenas min, mi senigos vin de via lukso, kaj enŝlosos vin en povrecon. Manteleton mi ĉirkaŭmetos al vi, kaj kun penado kaj ĝem-ado devigite vi lernos dormi surplanke, kaj trinki akvon, kaj nutri vin nur per hazarde trovitaj manĝaĵoj; kaj koncerne monon — se vi havas — se mian konsilon vi sekvos, vi ĵetos ĝin en la maron, nek okupiĝos pri nupto, idoj aŭ patrujo, sed ĉio ĉi por vi estos nura rubaĵo; kaj la gepatran domon vi forlasu por ekloĝi inter tomboj, aŭ en forlasita turo aŭ eĉ en barelo. Via tornistro plenu je lupinoj kaj je libroj ambaŭflanke skribitaj. Kaj tiel vivante, vi konstatos, ke vi estas pli feliĉa ol la Granda Reĝo mem5. Kaj se iu vin skurĝos aŭ torturos, nenion en tio vi opinios dolora.
Kliento: Kion vi diras: ke ne doloros, esti skurĝata? Mi ne havas karapacon de testudo aŭ omaro!
Diogeno: Vi agos laŭ la diro de Eŭripido, — kun ioma ŝanĝo.
Kliento: Kiu diro?
Diogeno: “Spirit’ suferos sed la lango estos sen sufer’.6” 10 Kion specife vi devas kapabli, tio estas: vi devas esti senhonta, kaj aŭdaca, kaj insulti senescepte ĉiujn: reĝojn kaj simplulojn: tiel ili ekestimos vin kaj kredos vin vireca. Via lingvaĵo estu fremda, disonanca via prononco; ja ĝi senpere similu je hundo-bojado; viaj trajtoj estu streĉitaj, via irmaniero konvenu al tiu aspekto. Unuvorte: ĉio en vi estu besteca kaj sovaĝa. Hontemo, decosento kaj sinregado estu abolitaj, kaj el via vizaĝo vi plej absolute forviŝu la ruĝiĝemon. Kvazaŭ hante vi vizitu homamasiĝojn, kaj ĝuste sur la placoj vi strebu esti sola kaj senakompana, atentante nek pri amiko nek pri fremdulo. Tia agado ja estas abdiko de estrado7. Kiam ĉiuj vin spektas, faru kuraĝe tion, kion alia homo apenaŭ kuraĝas fari sola, kaj pri amoraj aferoj serĉu la plej plumpan manieron plenumi ilin, kaj — por fini — se tiel plaĉas, manĝu meduzon aŭ sepion nekuirita — kaj krevu! Tio estas la feliĉo, kiun al vi mi promesas.
11 Kliento: Foriru vi! Vi mencias abomenaĵojn, vi ne parolas pri hominda vivo.
Diogeno: Sed almenaŭ facilas, ul’, kaj por ĉiuj ĝi estas farebla, senprobleme. Vi ja ne bezonas edukiĝon nek sciencon kaj klaĉon, sed ĉi tiu vojo estas la plej senpera al famo. Eĉ se vi estas simplulo, tanisto, vendisto de peklitaj fiŝoj, ĉarpentisto aŭ monŝanĝisto: nenio malhelpos vin fariĝi mirinda, se nur vi posedos senhonton kaj impertinenton, kaj se nur trafe skoldi vi lernos.
Kliento: Por io simila mi ne bezonas vin! Sed eble vi estas uzebla kiel ŝipisto aŭ ĝardenisto, — almenaŭ se li pretas vendi vin je maksimume du oboloj.
Hermeso: Prenu! Tenu lin! Kun pleja ĝojo ni liberiĝas de li. Li nur ĝenas kaj kriaĉas, kaj ĉiujn sendistinge li insultas kaj ordonadas.
12 Zeŭso: Voku iun alian, — tiun el Cireno: tiun kun la purpura mantelo, kun la florkrono surkape8.
Hermeso: Venu do! Kaj atenton de vi ĉiuj! Valoras ĉi vendaĵo! Indas je riĉa aĉetanto. Ĉi vivo estas dolĉa, delikata, trioble feliĉa vivo. Kiu deziras lukson? Kiu aĉetas la plej delikatan?
Kliento: Vi, hej venu do, kaj rakontu, kion vi scias. Mi aĉetos vin, se vi estos utila.
Hermeso: Ne ĝenu lin, bonulo, ne starigu al li demandojn. Li ja ebrias. Tial li ne povus respondi al vi, ĉar kiel vi vidas, lia lango forglitadas.
Kliento: Kaj kiu homo mense sana do aĉetu tian koruptitan, tiel senleĝan sklavon?! Ho, kiom li odoras je mirho, ho kiel ŝanceliĝe li paŝas, kiel freneze! Sed ek: ho Hermeso: rakontu do, kio karakterizas lin, kaj kion li alstrebas!
Hermeso: Ĝenerale, li estas inda por kunvivado, agrabla por kuntrinkado, kaj por mastro enamiĝinta kaj diboĉa li estas la plej taŭga por kune kun li serenadi kun flutistino. Krome ege sperta li estas pri kukaĵoj kaj plej fakula pri kuirado, unuvorte: profesoro de ĝu-spertado. Li estis edukita en Ateno, kaj li servis la tiranojn en Sicilio, — kaj ĉe ili li estis en alta estimo. La esenco de lia vivkoncepto estas: malŝati ĉiun, eluzi ĉiun kaj ĉion, elĉerpi plezuron el kiu ajn fonto.
Kliento: Jen do ebleco por vi, ke vi serĉu iun inter la riĉuloj kaj egposedantoj, ĉar mi ne taŭgas por aĉeti vivon tiel supraĵan.
Hermeso: Tiu ĉi, Zeŭso, do ŝajne restos nevendebla.
13 Zeŭso: Forigu lin do. Alportu alian. Prefere jen tiun duopon: tiun el Abdero kiu ridas kaj tiun el Efezo kiu ploras. Tiujn mi ja ŝatus vendi kune.
Hermeso: Descendu en la mezon. Jen ni proponas al vendo du bonegajn vivojn. Ni prezentas la du plej saĝajn el ĉiuj!
Kliento: Ho Zeŭso! Kia kontrasto! Unu ne ĉesas ridegi, la alia ŝajne prilamentadas iun. Daŭre li ja ploras. Kio estas do: hej vi! Kial vi ridadas?
Demokrito: Ĉu vi demandas? Ĉar ĉio ŝajnas al mi ridinda: viaj aferoj kaj vi mem.
Kliento: Kion vi celas? Ĉu vi mokridas nin ĉiujn, kaj ĉu niajn aferojn vi taksas nenio?
Demokrito: Jes — tiel. Enestas en ĝi nenio serioza: ĉio vakuas, ĉio ’stas rapida moviĝo de atomoj kaj senfino9.
Kliento: Ho ne, nepre ne! Sed vi mem estas malplena, vere kaj senlime! 14 Kia insulto. Ĉu neniam vi ĉesos ridaĉi? — Kaj vi, kial vi ploras, ho bonulo? Ĉar mi kredas multe pli senchava alparoli vin.
Heraklito: Ĉar mi, ho fremdulo, opinias la homajn aferojn dolorplenaj kaj larmindaj, kaj nenio en ili ne estas mortideva. Tial mi do prilamentas kaj priploras ilin, kaj ne la nunajn aferojn mi opinias grandaj, sed la onte venontaj estos vere amaraj, — mi celas la ekfajriĝon kaj la neniiĝon de l’ universo. Pri tio mi lamentas, kaj ĉar nenio estas stabila, sed ĉio kirliĝas, kvazaŭ en unu granda kaĉo: ĝuo kaj neĝuado, scio kaj senscio, la granda kaj la eta, supren kaj suben ĉirkaŭŝvebas kaj ŝanĝiĝas en la ludo de la eterneco.
Kliento: Sed kio estas eterneco?
Heraklito: Infano ludanta per damdiskoj, jen senefike, jen efike.
Kliento: Kaj la homoj?
Heraklito: Dioj mortidevaj.
Kliento: Kaj la Dioj?
Heraklito: Senmortaj homoj.
Kliento: Vi parolas enigme, ulo! Aŭ ĉu vi metas kaptilojn? Vi ja estas ekzakte kia Apolonoi0: nenion vi diras klare.
Heraklito: Vi ja neniel interesas al mi.
Kliento: Tial do neniu aĉetos vin, almenaŭ neniu mense sana!
Heraklito: Mi proponas al vi ĉiuj, ke vi ploradu — ĉu vi aĉetas aŭ ne.
Kliento: Ties malsano ne longe distas de frenezo. Miaflanke, mi aĉetas neniun el ambaŭ.
Hermeso: Neaĉetitaj restas do ankaŭ tiuj ĉi.
Zeŭso: Heroldu alian!
15 Hermeso: Ĉu tiun Atenanon vi volas, tiun babilemulon?
Zeŭso: Ĝuste lin!
Hermeso: Venu do! Vivon bonan kaj justan ni disheroldas. Kiu aĉetos ĉi plej sanktan?
Kliento: Diru al mi: kion vi scias pleje?
Sokrato: Knabamanto mi estas, scia pri amaferoj.
Kliento: Kiel do mi povu aĉeti vin? Mi ja bezonas pedagogon por mia bela filo.
Sokrato: Sed kiu estas pli ideala ol mi por akompani belulon? Ĉar mi ne enamiĝas je la korpoj, sed la animon mi kredas bela. Eĉ se ili kunkuŝas kun mi sub la sama litkovrilo, vi aŭdos de ili, ke nenion ili suferis de mi.
Kliento: Kion vi rakontas, estas nekredebla: ke vi — estante knabamanto — tamen ne interesiĝas pri io ajn krom pri la animo, eĉ ne se prezentas sin la eblo, kiam vi kuŝas sub la sama kovrilo!
16 Sokrato: Sed mi ĵuras al vi: je la hundo kaj la platano: tiel estas!
Kliento: Je Heraklo! Kiel strangaj Diaĵoj!
Sokrato: Kion vi diras? Ĉu la hundon vi ne opinias Dio? Ĉu vi ne vidas, kiel granda estas en Egiptujo Anubo? Kaj Siriuso enĉiele, kaj Cerbero subtereje?
17 Kliento: Prave: mi eraris. Sed kiamaniere vi vivas?
Sokrato: Mi loĝas en urbo, kiun mi mem konstruis al mi, mi uzas importitan leĝaron, kaj miajn proprajn leĝojn mi enkondukas11.
Kliento: Mi ŝatus aŭdi unu el viaj reguloj.
Sokrato: Aŭskultu la ĉefan: kion mi opinias pri virinoj. Ja neniu el ili apartenu al unu sola viro, sed ĉiun ŝi sekvu, kiu deziras sekskuniĝi kun ŝi.
Kliento: Vi do celas, ĉu — ke la leĝojn kontraŭ adulto vi abolis?
Sokrato: Je Zeŭso! Jes: unuvorte <ĉion mi abolis> koncerne tiajn malgravajn aferojn!
Kliento: Kion vi opinias pri la knaboj en la bela aĝo?
Sokrato: Tiuj estu premioj por la plej bonaj, por kisi ilin, kiam oni plenumis ion brilan aŭ kuraĝan.
18 Kliento: Ho kia malavaro! Kaj kio estas la kerno de via saĝo?
Sokrato: La Ideoj, la paradigmo de l’ estaĵoj. Ĉar kion ajn vi vidas, la teron, la surterajn aferojn, la ĉielon, la maron, — de ĉio ĉi ekzistas bildoj ekster la universo.
Kliento: Kie ili troviĝas?
Sokrato: Nenie. Ĉar se ie ili troviĝus, ili ja ne ekzistus.
Kliento: Tiujn paradigmojn, pri kiuj vi parolas: mi ilin ne vidas.
Sokrato: Kompreneble, ĉar vi estas blinda je l’ anima okulo. Sed mi vidas la bildojn de ĉio —kaj ankaŭ nevideblan ‘vi’ kaj samspecan ‘mi’ — kaj unuvorte: ĉion mi vidas duoble.
Kliento: Tial vi estas aĉetenda, pro viaj saĝo kaj akra rigardo. Jen, mi vidu: por kiom vi vendas lin al mi?
Hermeso: Por du talantoj.
Kliento: Je tiu prezo mi aĉetas! La pagon mi prokrastas por alia momento.
19 Hermeso: Kiel vi nomiĝas?
Kliento: Diono el Sirakuzo.
Hermeso: Prenu lin. Bonŝancon kun li! — Epikurano, nun vin mi vokas. Kiu aĉetas lin? Li estas lerninto de tiu ridanto kaj de l’ ebriulo, kiujn antaŭ nelonge mi disheroldis. Sed unu aferon li scias pli ol ili, ĉar li estas pli senpia. Krom tio li estas agrabla kaj tre frandema.
Kliento: Kiom li kostas?
Hermeso: Du minojn.
Kliento: Jen: prenu do! — Sed, ho ul’: mi sciu, kiajn nutraĵojn li ŝatas.
Hermeso: Dolĉaĵojn li manĝas, mielaĵojn kaj prefere figojn.
Kliento: Neniu problemo. Ni aĉetos por li fig-kukojn el Kario.
20 Zeŭso: Voku alian: tiun ĝishaŭte nud-razitan, tiun mornan ulon, el la Stoiko.
Hermeso: Bone. Ŝajnas ja, ke sufiĉe granda amaso atendas lin, ĉi tie sur la vendoplaco. — Mi nun ofertas al vi la virton mem, la plej perfektan el ĉiuj vivoj! Kiu deziras tute sola scii ĉion?
Kliento: Kion per tio vi celas?
Hermeso: Ke nur li saĝas, nur li belas, nur li estas justa, kuraĝa, reĝeca, elokventa, riĉa, leĝodona, kaj ĉio cetera …
Kliento: Do, ĉu li ankaŭ estas la sola kuiristo, kaj — je Zeŭso! — la sola tanisto, ĉarpentisto, kaj simile?
Hermeso: Ŝajnas ja.
21 Kliento: Venu ĉi tien, bonulo, kaj rakontu al via aĉetanto, kia vi estas, kaj unuavice, ĉu ne ĝenas vin esti vendata kiel sklavo?
Ĥrizipo: Tute ne! Tio ja ne dependas de ni12. Kaj kio ne dependas de nia volo, tio estas indiferenta.
Kliento: Mi ne komprenas, kion vi diras.
Ĥrizipo: Kio? Ĉu vi ne komprenas, ke en tiaj aferoj, kelkaj estas aprobitaj kaj kelkaj nekonsentitaj?
Kliento: Ankaŭ nun mi ne komprenas vin.
Ĥrizipo: Kompreneble: vi ja ne konas niajn terminojn, kaj vi eĉ ne havas la kapablon formi konceptojn, sed fakulo, kiu pristudis la logikon, ne nur tion scias sed eĉ, kio estas rekta predikato, kaj kio nerekta predikato, kaj kiom kaj kiel ili diferencas inter si.
Kliento: Je la Saĝeco! Senenvie rakontu do al mi ankaŭ, kio estas rekta predikato kaj nerekta predikato. Ĉar mi ne scias, kiel min impresas la ritmo de tiuj terminoj!
Ĥrizipo: Mi malenvias: se iu lamulo frapiĝas per la lama piedo kontraŭ ŝtono kaj ekhavas vundon, tiu anticipe do jam havis rektan predikaton kaj la vundo aldone provizis lin per nerekta predikato13.
22 Kliento: Kia subtilo! Kion krome vi scias plej bone?
Ĥrizipo: La tordiĝojn de vortoj, per kiuj miajn interparolantojn mi perpleksas kaj per kiuj mi blokas al ili la buŝon, igas ilin silentaj, surmetante al ili buŝumon. Tiun kapablon ni nomas la famega silogismo.
Kliento: Je Heraklo! Nevenkebla kaj fortika aĵo, kiun tie vi mencias!
Ĥrizipo: Do mem rigardu: ĉu infanon vi havas?
Kliento: Kio do?
Ĥrizipo: Se krokodilo ĝin kaptus, trafinte ĝin dumludade proksime al la rivero, kaj promesus redoni ĝin al vi, kondiĉe ke laŭvere vi diru, kion ĝi intencas fari koncerne la redonadon de l’ etulo — kion vi dirus, ke ĝi intencas?
Kliento: Vi starigas demandon vere nerespondeblan. Mi ja ne scias, kion mi elektu respondi. Sed je Zeŭso! — Respondu vi do: savu mian infanon, por ke la monstro ne anticipu nin, manĝante ĝin.
Ĥrizipo: Kuraĝon! Mi ja instruos al vi pri aliaj aferoj ankoraŭ pli mirindaj.
Kliento: Pri kiaj aferoj?
Ĥrizipo: La Rikoltanto, la Mastranto, kaj — antaŭ ĉio — la Elektra kaj la Vualita14.
Kliento: Kion vi celas per la Vualita kaj la Elektra?
Ĥrizipo: Tiun famegan Elektran, filinon de Agamemnono, kiu samtempe sciis kaj ne sciis la saman aferon. Kiam Oresto staris nerekonata apud ŝi, ŝi sciis kiu estas Oresto, ŝia frato, sed ke li estas Oresto, ŝi ne sciis. La Vualita: nu, vi aŭdos rezonadon sufiĉe mirindan: ja respondu al mi: ĉu vian patron vi konas?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Kio? Se vualitan personon mi starigus apud vi, kaj demandus, ĉu tiun vi konas — kion vi dirus?
Kliento: Klare: ke mi ne scias.
23 Ĥrizipo: Sed tiu montriĝas esti via patro: tiel do, se tiun vi ne konas, estas klare, ke vi ne konas vian patron.
Kliento: Tute, tute ne! Sed mi malvualigus lin kaj scius la veron. Sed nu, kion celas tiu via saĝo, kaj kion vi faros, kiam vi estos atinginta la apogeon de virto?
Ĥrizipo: Mi min dediĉos al la aferoj laŭnature ĉefaj; mi volas diri: al riĉo, sano kaj simile. Sed unue necesas multe penadi tra libroj dense verkitaj, akrigante mian rigardon kaj kolektante skoliojn kaj plenigante min per solecismoj kaj per fremdaj esprimoj. Kaj, por nomi la ĉefaĵojn: viro ne rajtas iĝi saĝa krom se trifoje heleboron li trinkis15.
Kliento: Noblas tio, kaj terure grandiozas! Sed esti avarulo kaj uzuristo — ĉar ankaŭ tiajn trajtojn mi rimarkas en vi — kion ni diru? Ke ĝi estas trajto de viro, kiu jam trinkis heleboron kaj jam perfekte virtas?
Ĥrizipo: Jes. Prunti monon decas al saĝulo. Kombinado ja estas ĝuste lia tasko — kaj pruntedonado kaj kalkulado de rentumo ŝajnas al mi sufiĉe parencaj al kombinado, do estas karakteriza por saĝulo ĉu unu ĉu la alia — kaj ne nur simpla rentumo, kiel ricevas la ceteraj, sed eĉ ricevadi mon-idojn el la idoj. Aŭ ĉu vi ne scias, ke ekzistas unua rentumo kaj duagrada rentumo — kvazaŭ naskita el la antaŭa? Vi certe jam vidas, kion celas la silogismo: se la unuan rentumon li ricevos, li ricevos ankaŭ la duan; sed ho ja — la unuan li ricevas, do li ricevos ankaŭ la duan!
24 Kliento: Do la samon ni diru — ĉu ne — pri la salajroj16, kiujn de la junularo vi ekhavas pro via saĝo, kaj klaras do, ke nur la fakulo ricevos salajron pro sia saĝo?
Ĥrizipo: Vi ĝuste ĝin trafas! Ne pro mi mem pagon mi ricevas, sed pro la paganto: ĉar unuflanke ekzistas la elverŝanto kaj aliflanke la akceptanto, tial mi trejnas min mem kiel akceptanton kaj la lernanton kiel elverŝanton.
Kliento: Tute male! Devus ja la junulo esti akceptanto kaj sole riĉa elverŝanto!
Ĥrizipo: Vi ŝercas, ho ul’! Atentu, ke mi ne trafu vin per silogismo senrefuta!
Kliento: Kion mi timu pro tia armilo?
Ĥrizipo: Senkonsilecon, silentiĝon kaj spiritan tordiĝon. 25 Sed ĉefe, se vi deziras, mi tuj ŝanĝos vin en ŝtonon.
Kliento: Kiel? Ŝtonon? Vi ja ne estas Perseo, kiom mi scias, ho bonulo17.
Ĥrizipo: Jen tiel ĉi: ĉu ŝtono estas korpo18?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Kio do? Ĉu animalo ne estas korpo?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Kaj ĉu vi estas animalo?
Kliento: Ŝajnas ke jes.
Ĥrizipo: Do — estante korpo — vi estas ŝtono.
Kliento: Tute ne! Riparu min, je Zeŭso! Kaj denove faru min homo!
Ĥrizipo: Tute ne komplikas. Estu ree homo. Diru al mi: ĉu ĉiu korpo estas animalo?
Kliento: Ne.
Ĥrizipo: Nu? Kaj ĉu ŝtono estas animalo?
Kliento: Ne.
Ĥrizipo: Kaj ĉu vi estas animalo?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Estante korpo, ĉu vi estas animalo?
Kliento: Jes.
Ĥrizipo: Tial do vi ne estas ŝtono, ĉar vi estas animalo.
Kliento: Tion bone vi faris. Miaj kruroj jam komencis frostiĝi kaj rigidi kiel la kruroj de Nioba19. — Sed vin mi aĉetos. — Kiom mi pagu por li?
Hermeso: Dek du minojn.
Kliento: Tiun mi prenas.
Hermeso: Ĉu vi aĉetas lin tute sola?
Kliento: Je Zeŭso, ne! Sed ĉiuj ĉi, kiujn ĉi vi vidas!
26 Hermeso: Multaj ja, kaj ŝultre fortikaj kaj indaj je la Rikoltanto!
Zeŭso: Ne malŝparu la tempon! Voku la sekvan! Tiun Peripatetikan20.
Hermeso: Vin mi vokas, belulo, riĉulo! Alpaŝu do, aĉetu la plej inteligentan, kiu ĉion komprenas sen ajna manko.
Kliento: Kia li estas?
Hermeso: Modera, laŭ deco, adaptita al la vivo, kaj – kio estas eĉ pli – li estas duobla.
Kliento: Kion vi diras?
Hermeso: Deekstere li jen aspektas tia, sed deene li ŝajnas esti tia ĉi. Do se lin vi aĉetos, vi memoru, ke li jen nomiĝas ekzotera, jen esotera21.
Kliento: Kion li scias plej bone?
Hermeso: Ke bono estas triobla, en la animo, en la korpo, kaj en la eksteraĵoj.
Kliento: Li home rezonas. Kiom li kostas?
Hermeso: Dudek minojn.
Kliento: Altan prezon vi nomas.
Hermeso: Tamen ne, feliĉulo! Ĉar, ŝajne, li mem ankaŭ posedas iom da mono, tiel ke vi ne povas aĉeti lin tro haste. Krome tuj vi lernos de li, kiom da tempo vivas la kulo, ĝis kioma profundo la maron prilumas la suno, kaj kia estas la animo de l’ ostroj.
Kliento: Je Heraklo! Kia sagaco!
Hermeso: Kaj kio do, se vi aŭdos aliajn aferojn ankoraŭ pli akrevidajn? Pri generado, koncipo kaj formiĝo de embrioj en la utero, kaj kiel la homo estas rid-kapabla, sed la azeno ne-ridkapabla, nek dom-konstruiva aŭ ŝip-velanta.
Kliento: Vi mencias aferojn ege estimindajn kaj utilegajn; do mi aĉetos lin por la dudek minoj.
27 Hermeso: Bonege.
Zeŭso: Kiu nun ankoraŭ restas al ni?
Hermeso: Restas tiu Skeptikulo. Ho la, vi Puriaso22, venu ĉi tien, ke rapide ni heroldu vin! La amaso jam komencas disiĝi, kaj ĉe la aŭkcio restas nur malmultaj. Tamen: kiu aĉetos ĉi tiun?
Kliento: Mi! Sed unue vi informu min, kion li scias.
Purono: Nenion.
Kliento: Kion per tio vi volas diri?
Purono: Ke miaopinie ekzistas plene absolute nenio.
Kliento: Do, ĉu ni estas nenio?
Purono: Tion mi ne scias.
Kliento: Ankaŭ ne, ke vi mem ekzistas?
Purono: Pri tio mi eĉ pli malcertas!
Kliento: Ho kia senelirejo! Sed tiuj viaj pesiloj: kion ili signifas?
Purono: Argumentojn mi pesas kaj komparas inter si, kaj kiam mi vidas ilin precize egalaj kaj sampezaj, tiam ho tiam mi ne scias, kiu estas pli vera.
Kliento: Kion krome fari bone vi kapablas?
Purono: Ĉion. Krom rekapti fuĝintan sklavon.
Kliento: Kial tio estas neebla al vi?
Purono: Ĉar, bonulo, nenion mi povas kapti23.
Kliento: Kompreneble. Vi ja aspektas ege malrapida, kaj lantaĉa. Sed kion celas via saĝo?
Purono: Senscion. Kaj nek plu aŭdi, nek plu vidi.
Kliento: Ĉu vi do intencas diri: esti blinda kaj surda?
Purono: Jes — kaj senjuĝa, kaj sensenta, kaj unuvorte: neniel malsimila je lumbriko.
Kliento: Pro tio vi estas aĉetenda. Kiomvalora lin vi nomas?
Hermeso: Unu Atikan minon.
Kliento: Akceptu ĝin! Kion vi diras, ho ulo? Ĉu mi aĉetis vin?
Purono: Ne estas certe.
Kliento: Male. Mi ja aĉetis vin, kaj la monon mi pagis kontante.
Purono: Mi forŝove prokrastas mian juĝon, mi pripensos.
Kliento: Nu, sekvu min, kiel decas al sklavo.
Purono: Sed kiu scias, ĉu tion vi prave asertas?
Kliento: La heroldo, la mino kaj la publiko.
Purono: Ĉu do estas ĉeestantoj?
Kliento: Vin mi ĵetos en la muelejon24, kaj mi konvinkos vin, ke mi estas la mastro — per logiko malpli scienca!
Purono: Prokrastu vian juĝon pri tio.
Kliento: Je Zeŭso! Ho ne! Mian juĝon ĵus mi eldiris.
Hermeso: Kaj vi, ĉesu rezisti. Sekvu vian aĉetinton. — Kaj por morgaŭ vin ĉiujn mi invitas: ni aŭkcios simplulojn, manlaboristojn kaj komercistojn.

 

Afiŝita en ARTICOLI | Etikedigita | Lasi komenton

IFEF : Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, estis kreita en 1948.
(statuto kaj regularoj de la federacio)
Celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. (Ekzemple, kelkaj fervojkompanioj uzis Esperanton en siaj internaciaj horar-libroj).

Ja, kiel en ĉiuj medioj, kie oni bezonas komuniki kun nesamlingvanoj (internacia komerco, diplomatiaj aferoj, turismo, ktp.), ankaŭ la fervojoj devas fronti tiun problemon, kiu pli kaj pli senteblas en la nuna epoko, kiam pli ol iam ajn antaŭe kreskas la kvanto de internaciaj kontaktoj, ne nur por vojaĝantoj sed ankaŭ por la fervojistoj mem.

Tra la jarcentoj, multaj solvoj estis provitaj, sed ĝis nun sen plenkontentiga sukceso. Ja ne ĉiuj kapablas paroli ĉiujn lingvojn (kiom da homoj vere sufiĉe bone regas alian lingvon, krom la gepatran ?). Ja malgraŭ grandegaj temp- kaj mon-investadoj de la sinsekvaj registaroj (jam de plurdek jaroj oni instruas lingvojn) la problemo restas. Ja aŭtomata tradukado ankoraŭ havas longan vojon por montri sin efika. Solvoj proponitaj estis multaj sed la komunik-problemo plu restas.
Fronte al tio, uzado de Esperanto montris sin plej efika kaj plej taŭga : lernado multe pli rapida ol iu ajn alia lingvo, neŭtraleco, ktp. Jen koncize, pro kio IFEF celas disvolvigi Esperanton en fervojaj medioj.

IFEF estas membro de FISAIC, Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj.
IFEF aliĝis al UEA (Universala Esperanto-Asocio) en 1953.
La devizo de IFEF estas : « La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn. » ř
IFEF grupigas membrojn en pli ol dudeko da landoj, kaj interalie :
Aŭstrio Belgio Bulgario Ĉeĥio Ĉinio Danio Francio Germanio
Hispanio Hungario Israelo Italio Japanio Kroatio Kubo Nederlando
Norvegio Pollando Rumanio Rusio Slovakio Slovenio Svisio
Se vi havas demandojn pri nia laboro, informojn por ni, aŭ se vi volas aliĝi, bonvolu skribi al ni :
ifefesperanto(ĉe)gmail.com

Afiŝita en ARTICOLI | Etikedigita | Lasi komenton

CARMEL MALLIA “Kavaliro de Sicilio”

Prelego de Carmel Mallia okaze de la premia ceremonio en la kvara eldono de la konkurso ĉe Terme Vigliatore, hotelo: ‘Parco Augusto’, Sicilio, la 18-an de oktobro 2017.

Konkurso de ‘Samideano’: “Poesia da tutti i cieli”/Poezio tra ĉiuj ĉieloj”.
(Noto en Esperanto en la originala prelego): Al la esperantistaj partoprenantoj: bonvolu pardoni min pro la legado de mia prelego en la itala, unue pro la loka etoso kaj due pro la ĉitieaj italoj nekonantaj E-on. Dankon.

Gesinjoroj,
Parolas al vi maltano, maltano iom pli ol juna, permesu al mi diri – ĉi tion mi ĉiam ripetas al kiu telefonas al mi sen koni min – ke mi estas unu el la maljunuloj de Malto. Ne mi kulpas sed la naturo.
Sed mi estas pli ol ĉi tiu. Mi estas esprantisto, kio signifas, ke, kiel ĉiuj esperantistoj, mi faras mian eblon por diskonigi E-on. Kiel eble multaj el vi scias, E-o estas facila lingvo, facila certe sed ĝia autoro, D-ro Zamenhof, enmetis centre de ĝi tion, kion la esperantistoj nomas “la internan ideon”, t.e. ke la lingvo ne estas nur strumento por paroli, por komuniki, sed ankaŭ kaj precipe idealo de paco, de amikeco kaj de frata beleco. Jen la ŝlosilo aŭ pli bone la fundamento de la zamenhofa lingvo.
Por mi E-o ĉiam servis kaj ankoraŭ servas kiel strumento por amikiĝi kun foraj kaj apudaj personoj, por alproksimiĝi al viroj kaj virinoj trans la limoj de la maro, kiu kisas kaj ĉirkaŭas mian insulon. Estas vere, pli ol iam, ke hodiaŭ Malto ne estas plu Malto, sed socie ĝi unuiĝas al la mondo. Kiam turistoj demandas min: “Ĉu vi estas maltano?” mi ne respondas per simpla ‘jes’, sed per aliaj vortoj, kiel ekzemple: ‘Mi naskiĝis en Malto, sed mi estas loĝanto de la mondo.’ Mi kredas, ke mi pravas, ĉu ne?
Ĉar ĉefe stariĝas la fakto, ke antaŭ la lasta mondmilito, la kulturo de Malto estis ĉefe itala, inkluzive en la eklezia etoso. Sed ankaŭ post la milito. Mi ekzemple studis la italan lingvon ĉe la episkopa seminario, kie la itala literaturo estis por mi lingvistika etoso kaj super ĉio amobjekto. Italaj poetoj – krom maltaj kaj anglaj kompreneble – kaj aliaj aŭtoroj ĉirkaŭis min ĉiutage. Ekzemple: Danto, Manzoni, Leopardi, Foscolo, simpatia Pascoli, k.t.p. Por vi certe tre konataj, sed ankaŭ por mi. Do jen fine la beleco de la itala lingvo kaj literaturo.
Ĉitempe mi ankoraŭ verkas, precipe poemojn. Ankaŭ en la itala. Mi ankaŭ tradukas.
Miajn itallingvajn poemojn mi sendis de tempo al tempo al mia amiko kaj esperntisto, la forpasinta Americo Iannacone, kiu forlasis nin antaŭ nelonge en akcidentaj kondiĉoj, en lia dulingva “Il Foglio Volante/La Flugfolio”. Li ĉiam volonte akceptis miajn versojn. Elkorajn dankojn, kara Amerigo.

La jena estas aldono al miaj aliaj verkoj en la malta – ses romanoj kaj aertikoloj en diversaj revuoj, kaj aliaj verkoj en E-o, publikitaj en diversaj Esperanto-revuoj, kiel ekz-e la beletra revuo “Literatura Foiro”. Mi estas ankaŭ membro de la Akademio de Esperanto. Mi deziras ankaŭ mencii ke mi estis prezidanto de la esperanto-societo en Malto dum 55 jaroj.
Sed mi revenu al la itala kulturo. Hodiaŭ por mi la itala lingvo estas la “eta, malnova, mondo” de Fogazzaro. Sed ankaŭ moderna. Ĉu vi scias kion mi kantas kelkfoje matene antaŭ tuŝi la komputilon? Vi konas pli ol mi la kuraĝigajn vortojn de Margherita de Savoia: “Ĉiam antaŭen, Savoia!”. Ĉi tiuj vortoj min instigas fari ion utilan por mi kaj por aliaj, kiom kaj kiam mi povas. Tiuj savojaj vortoj restis ĉiam en mia memoro.
Momenton, ni estas proksimaj al Barcelono. Mi ekspliku, ke mia urbo havas du sanktulojn ĉar ĝi estas dividita en du paroĥojn, dediĉitajn unu al sankta Georgo kaj la alia al sankta Sebastiano; ĉi tiu estas la sankto-protektanto de Barcelono.
Hodiaŭ danke al la kulturaj kaj amikaj ecoj de s-ro ‘Samideano’, aŭ profesoro Giuseppe Campolo, hodiaŭ ni troviĝas ĉi tie eĉ kiel amantoj de la itala kulturo. Ĉi tio kiel korolario de mia esperantisteco kaj de la lia. Precipe ĉar la centro de ĉi tiu renkontiĝo estas la dulingva konkurso de poezio.
Ĉi tiu mia vizito en Sicilio esta la tria. La unua okazis kiam mi partoprenis la kongreson de la Itala Esperantista Asocio en Mazara elallo; la dua de antaŭ du jaroj ĉe Sant’Angelo di Brolo por ricevi la premion de poezio en E-o; la tria estas ĝuste hodiaŭ.
Mi estas kontenta renkontiĝi kun bravuloj kiel vi, tiel havante la okazon viziti lokojn de speciala beleco, sicilia beleco, precipe ĉi tie sub la okuloj de la maro ĉiam juna kaj amikeca.
Fine, dankon, gesinjoroj, por aŭskulti min pacience kaj por la renkontiĝo en ĉi tiu etoso kultura, amika kaj ĝoja.
Amika kaj kamarada brakumo.

Carmel Mallia “Kavaliro de Sicilio” en 2017 – Lia enkonduka prelego

Carmel Mallia – 4.7.’17

./.

Antaŭ ol ricevi la diplomon de “Cavaliere de Sicilia”

Dankon pro la honoro, kiun mi neniam sonĝis akiri. Antaŭ ĉi tiu amika gesto, precipe farita de siciliaj amikoj kaj en esperantista etoso, mi ne trovas la ĝustajn vortojn por rekoni ĉi simpatian geston.
Sed denove mi dankas profesoron Giuseppe Campolo, kies kuraĝo por prepari ĉi tiun luksan kaj grandan renkontiĝon, donas al mi bonvenan elanon por daŭrigi labori favore al kulturo, al poezio kaj super ĉio al E-o.
De la “Manifesto de Esperantista Sicilio”, verkita de la sama Giuseppe Campolo, mi elektis por vi la jenajn vortojn: “La vorto ‘Sicilia’ akiras ĉi tie idealan dimension kaj iĝas simbola aparteneco.” Bonege. En ĉi tiuj vortoj centriĝas tutan tezon, indan je diplomo.
Dankon ankaŭ al la ĝentila sinjoro Barono Donato, Grand Majstro, por la afabla transdono. Mi ne volas forgesi mian filon Mario, kiu volonte postlasis la regadon de sia kolegio por akompani min.
Antaŭ ol fermi, permesu al mi legi akrostikon. Ĉi tia speciala poezia kvalito troviĝas, kiam la versoj komencas per la literoj de la titolo. Ĉi tiu akrostiko titoligas: “Cavaliere” kaj mi proponas ĝin al ĉi tiu rava vespero.

 Akrostiko  de Carmel Mallia

Kavaliro
Kial ĉi rava manifestacio,
Ambrozia spirad’ de Sicilio?
Vastega maro de fratec-kulturo:
Al ĉiu kavalir’ ĉies aŭguro.
Laŭroj fieraj kun vizi-valoro,
Ilustrante l’aklamon de l’honoro,
Rondiras kun l’esper’ brave, obstine,
Orden-merite, esperant-pilgrime.

Finfine nove mi dankas al vi ĉiuj pro ĉi tiu rava vesperfesto.

Carmel Mallia/4.7.’17

Intervjuo ĉe la malta televido pri la “kavalireco” de D-ro Carmel Mallia:

Mallongigo de la intervjuo:
Ĉi tiu intervjuo okazis matene de la 10a oktobro 2017.
La intervjuistino estas s-ino Antonella Vassallo. La intervjuo efektiviĝis en la malta lingvo.
Ŝi demandis s-ron Mallia pri lia ĉeesto en Sicilio.
Mallia respondis, ke post poem-konkurso en la itala kaj en Esperanto, li partoprenis kaj gajnis la unuan premion per poemo en Esperanto. La ceremonion li partoprenis dank’al sia filo Mario, estro de la kolegio “St Albert’s” en la ĉefurbo La Valeto, kaj kiu stiris la aŭton ekde Catania kaj reen.
Post la ceremonio, s-ro “Samideano” aŭ Prof-ro Giuseppe Campolo,demandis al Mallia ĉu li akceptos esti unu el la juĝantoj por la poem-konkurso de la posta jaro. Li akceptis.
La postan jaron ĉe la renkontiĝo en Terme Vigliatore, “Sicilia Esperantista” honorigis lin per “Cavaliere de Sicilia”. Por Malto tio estis io nova. Pluraj maltanoj estis honirigitaj per “kavalerecoj” sed “Kavaliere di Sicilia” estis io nova.
La intervjuistino demandis ankaŭ pri la verkoj de Mallia.
Li menciis siajn maltajn romanojn kaj unu esperant-lingvan krom, inter aliaj originalaj poemaroj, du antologioj de maltaj poetoj, de li tradukitaj el la malta en E-on.
Ŝi demandis pri lia biblia kurso de usona universitato, kiun li entreprenis antaŭ kelkaj jaroj, t.e. kiam Mallia estis jam maljuna. Li respondis, ke la kurso estis dividita en du partojn: la unua ĝis la magistriĝo kun tezo pri Sankta Paŭlo, la dua kun doktora tezo pri la profeto Jesaja.
Ŝi ankaŭ demandis pri lia nova kultura entrepreno, eĉ ĉi tio en lia maljuneco, nome la studado, tute sola, de la germana lingvo. Li respondis, ke li ĉiam deziris studi ĝin sed timis komenci pro ĝia onidira malfaceleco. Sed, respondis li, ĉiu lingvo en la unuaj ŝtupoj de studado starigas problemojn. Tamen li komencis ĝin studi kaj ankoraŭ studas. Li eksplikis, ke tio riĉigas kaj prilumas lian vivon.

Aliaj Kavaliroj de Sicilio:

Perla Martinelli, ĵurnalistino redaktoro de Literatura Foiro

Basilio Caruso, ĵurnalisto kaj eksurbestro de Sant’Angelo di Brolo

Amerigo Iannacone, poeto, verkisto kaj eldonisto

 

 

Afiŝita en ARTICOLI, Autore | Etikedigita , | Lasi komenton

SALONO POR FRENEZULOJ de Giuseppe Campolo

La kredanto ne rajtas pensi, ankaŭ ne povas ŝanĝi unu nuran vorton en la doktrino jam formulita. Male teozofo estas speco de liberkredanto, kiu ne nur rajtas ŝangi vortojn kaj frazojn, sed, kun la seriozeco de veraj ludistoj, li povas senpune ĵeti simbolojn kaj hipotezajn metafizikajn realecojn dure decide, same kiel postulus la inerteco de la bilardopilkoj. Mi vizitadis salonon, en Mesino, kie estis gaje gastigitaj la herezuloj el ĉiu malkonfesio. Vera arkivo de bizaruloj, kies profesioj aspektis maltaŭgaj pri tiaj spekulativadoj. Mirigis doktoro pri komerco, advokato, urba policano, oficiro de financa korpuso, kiu ankaŭ estis hermetika poeto kaj mi lin prijuĝis sadisma pro liaj eldiroj. Tamen kiel estis ravaj tiuj supozaĵoj! Stultaĵoj, kiujn mi ŝatus tute rakonti; sed, se mi tion farus, mi certe perdus iom da kredebleco. Al aŭtoroj oni atribuas ĉiujn malvirtojn de iliaj personoj.
Simpatia frenezulo, diketa mezaĝa teozofo alveninta el Triesto, kie laŭfame estas kovejo plena de ili, subtenis, por ni ĉirkaŭe, kolosajn novaĵojn pri ĉiu branĉo de la sciaro, kiu oni tuŝis. Ja vi davas scii, ke nia gastigantino, adorinda longmembrulino kun hararo bube mallongtondita, estis papilio scivolema pri ĉiu stranĝa floro ĝerminta el homa intelekto. Kaj ŝi estis tiel aminda al ĉiu, al kiu ŝi donis la parolrajton, ke li eĉ mortigus sin, se li ne sukcesus pretigi strangaĵon. Nur la malcedema aroganteco de la urbana policano, kun lia tonda buŝeto, preskaŭ beko, ĝenis min; aŭ verŝajne mi ne sukcesias toleri tian rigardon, kiu estis hereze oblikva, al la dommastrino, kiun ni ĉiuj amis sed kun sinjoreca diskreteco. Male ŝajnis, ke tiu ulo donis al ŝi monpunon per agititaj manoj.
Sed mi nun intecas rakonti al vi pri tiu triestano, kiu ĉeestis kun sia edzino, kiu ankaŭ pendis de liaj lipoj, kvazaŭ ŝi ĉiam intencis donis konfirmon al ĉio, kion li diris. Li estis instruisto pri matematiko kaj parolis same kiel dum leciono. Sed kia leciono! La ministro pri publika istruado ekstrekus lin, se li lin povus aŭskulti. Mia mensa konfuzo devenas de tiu vespero. La plej aĝa filino de nia sinjorino havis tiel precisajn formojn, ke, oni povus diri, ke ili markis la limon inter la ordinareco kaj la escepteco, kaj ŝi sedis ĉe mi, superante pri ĉarmo, laŭ mia opinio, eĉ sian patrinon, kies aŭro atingis min de la dekstra flanko. La seĝoj estis laŭronde proksimaj, sed la mia kaj tiu de la junulino, tute hazarde, tuŝis sin peciproke, kaj ŝia femuro senembarase premis kontraŭ la mia maldekstra, kaj neniam varmeto estis pli rava.
Ankaŭ nun, mi malfacile sukcesas akurate priskribi la opinadojn de tiu profesoro pri la maksimumaj misteroj. La sciencistoj, li diris, postulas esti kredataj, same kiel la pastroj, pri tio, kio estas iliaj fantazioj; kaj la Patrino-Eklezio prave malamas ilin, suspektante ke ili volas starigi, kiel religio, la scienco, en kiu, ĉiu nova profeto estas skismulo.
Li nomiĝis Tindaro, tre stranĝa nomo por teozofo, sed la Kazo, oni scias, amas ironii kaj moki nin. Sidante sur la remburita bela seĝo kun rondaj lignoj, li tenis la dekstran pedon antaŭe kaj la maldekstran malantaŭe, kvacaŭ li estus preta ekkuri la cent metrojn. Li estis admirinda ĵonglisto pri fiksaj aksiomaj. “La lumo,” li diradis, “ne havas konstantan rapidon, male al tio, kion eĉ nun oni kredas”; kaj ĝi estas aserto, kiun mi neniam forgesados. “Ĉar la tempo estas inverse proporcia al rapido, la vojaĝanto, kiu estas rajdanta sur fotono, estas (preskaŭ) senmova en la tempo. Do la lumo, en la spaco, rapide moviĝas kaj, nur iomete en la tempo. Se ĝi povus pli rapide kuri, ĝis haltigi la tempon, ekestus neiiĝo; kaj pripensi tion, ne licas eĉ al scientistoj. Tio estas facile komprenebla: se la steloj haltigus sian movadon, la komenco kaj la fino de la tempo koincidus pro absoluta rapideco de la tempo mem, kiun nur la movo de la materio sukcesas malrapidigi. En la bonfarema universala rotacio, por trairi saman spacon, al la lumo necesas unu sekundo dume al la tero dek kvar mil. Tamen, pro la minimuma kurado, la tero iom malrapidigas la tempon, por ni, permesante al ni kreski kaj ne ĉiuj morti analfabetaj. Sur la malvarmaj kaj malpli rapidaj eksteraj planedoj, ni vivus iomete pli mallonge, sed al ni frostrodormi nenion kostus.”
Kutime ni, patrino kaj filino kaj mi, atendis, ke ĉiuj adiaŭis por komentadi, trinkante ion. Tiun vesperon estis frida teo, kiu kolikojn donis al mi dum la tuta nokto.
Ne mi diros la nomojn de la du virinoj. La knabino min akompanis laŭkutime al la pordo, kie ni haltis iom paroladi. Tiam tre prudenta mi estis kaj mi aŭdace sukcesis nur diri, eĉ kaŝante la aludon, ke la vespero estis agrabla.
Ŝi respondis al mi: “Ludu pri ĝi per via bela fantazio!”. Tiel mi ekkonciis enhavi iom da ĝi.

Afiŝita en ARTICOLI, Autore | Etikedigita , | Lasi komenton

MARSO de Giuseppe Campolo

Oni ne devas multe streĉi por demonstri la sorĉon, kiun efektivigas sur la homaj estaĵoj tio, kio estas pleje negastama por ili. Jam ili mem pruvas ĝin, ĉiamdaŭre laborante por farigi la Teron inkubon, kiu postulos multon da heroeco kaj multnombrajn bruloferojn por daŭrigi la vivadon sur ĝi dum la baldaŭa estonteco. Ja neretenablan ĝojon kaŭzas la novaĵoj pri mediaj katastrofoj, kiuj atingas nin el ĉiuj kontinentoj, kontentigante emon pri la tremplezuro kaj drampasio.
Krome oni alstrebas kolonii tiun veran ekzemplon de teruro, kiun ni nomas ruĝa planedo kaj la babilonanoj Nergal, t. e. morto kaj pesto. Ekde helenoj ĝi estas la dio de la milito, kiu ankaŭ tiele ne estas tro rekomendinda.
Marso estas pli malbona ol Siberio kaj arktaj glacioj pro malvarmo; krome ĝi ne entenas spireblan atmosferon kaj ĉi tio estas strio tro eta por protekti la kolonianojn kontraŭ kosmaj radioj kaj suna vento. Ĝi estas povra planedo nepre sendefenda, ankaŭ pro la neĉeesto de magneta kampo: ĝi eĉ ne havas vivan koron el fermineralo kiel la nia, sed el inerta ŝtono.
Oni aldonu, ke ĝi posedas la duonon de la gravito de nia Tero. “Kiel bele!” dirus via etulo ekkomprenante, ke li povus fari saltojn dumetraltajn, sed baldaŭ li ne plu estus kapabla plenumi tion, ĉar lia korpo adaptiĝus, malfortiĝante. Marso estas infera prizono. Sed eĉ oni sendos tien homojn enmense bone kondiĉitajn, kiuj imagos esti heroaj pioniroj trairantaj sur la limoj de Scienco. Kiom da medaloj!
Marso estas ankaŭ pluramego de minejo. Sekve tien oni enboatigos ministojn kaj teknikistojn, kiuj bezonos laboron, kiuj estos allogataj per mirindaj engaĝpremioj por siaj familioj. Ĉu ĉi tiuj komprenos, ke ili estas vendantaj siajn parencojn kaj ili ne plu ilin vidos? La favorataj familianoj ne volos kompreni tion kaj sukcesos kredi – ne miru – ke iliaj parencoj estos herooj de homaro.
Kaj tamen neniu, nek vi nek mi, estas imuna de la allogo de tiu nekonatlando, kiu kuŝas en revanta movado en la interplaneda spaco. Tiam ni imagas sukcesi ŝanĝi tiun inferon en edeno, starigante arbaregojn, enmetante animalojn, produktante amason da atmosfero. La vegetaranoj urĝas por la produktado de altproteinaj figfolioj, kies latekso povas nutri infanojn kaj el tiu oni povas ekstrakti parmazanon kaj ŝafselaktaĵon en tiaj landoj.
Fabriki aeron estas bona ideo. Sed ĉu la planedo havas sufiĉan mason por sukcesi ĝin teni, kaj ne la aero denove dispeliĝas? Ni pliigos la mason! Ĉu verŝajne ni ne estas kapablaj fari tion? Jen ni, trenantaj asteroidojn, kiuj estas nombraj ĝuste en tiu zono (riĉaj da oro, kiu ja pezigas), kaj kuŝigantaj ilin en la fundon de krateroj. Kiom da laboro por la venontaj jarcentoj!
Kaj rivalaj kolonioj.
Kaj militoj.
Nu finfine la planedo havos mason same kiel Tero; la “Tesla”-j dotos ĝin de necesa magnetismo, per bone direktitaj fulmegoj sur la alportitajn fermineralojn; botanikistoj, el nia antikva ĉiujara herbo, produktos ĉiamdaŭran OGM-planton, kiu kvarfoje ĉiujare alportas orreflektojn sur la glacio, per spikoj tiom grandaj kiom la torĉo pri Libereco, kun unukilogrampezaj grejnoj taŭgaj por celiakiuloj deprunteprenante la fortegan trunkon de alia planto el la graminacfamilio: la bambuo Moso, kiu estas rezista al la malvarmo kaj urinoj de inkontineculoj. Ĉiu grajno de “grenego” (ĉi tiun specifan nomon sugestis esperantistoj ĉe Unesko), tuj kiam estas traborita per la kudrilo de ia maŝino, elirigas farunon el remuelita semolo en ĝustmezuran saketon, kiu aŭtomate estas senaere sigelita laù PLUS-maniero. La projekto estas financata de Rothschild Junior la 13-a; la koncerna laboratorio, konstruita per speciala blankega polistireno, lokiĝas inter nova anfraktoj, kiujn la glacio, fandiĝante, lasis en la antarkta bankizo kaj tiu materialo, same kiel glacio, tre efike reflektas la sunajn radiojn.
Ne ŝajnas, ke la pliigo de la maso de nia najbaro, kiun ni estas pretaj kolonii, pli malpli jarcento, povu havi gravajn reflektiĝojn sur la ekvilibro de la suna sistemo, escepte por la du satelitoj, kies nomoj estas samsignifaj de timo kaj hororo, kiuj estus neripareble altiritaj; kaj do estus bone unue prizorgi malsuprenigi ilin. Sed multaj romantikuloj estas jam kunigantaj subskribojn ĉe Avaaz por unuigi ilin en ununuran lunon, per la puŝo de iu raketo kaj postaj oportuna ŝelkozonoj, kiu iom post iom estos sorigita ĝis la ekvilibro de taŭga orbito, pli malrapida kaj pli ĝuebla. Mi ne diras nur ĝuebla laŭ la estetika vidpunkto kiel arĝenta luno, sed ankaŭ kiel praktika kosmostacio.
Kaj ĉu la akvo ne estas grava problemo? Facilege solvebla! Ĉi tiu altvalora kaj simpla bonaĵo estas farita, oni scias, de hidrogeno kaj oksigeno. Sur marso estas abundo da oksigeno, se oni havas sagacecon forigi el karbondioksido la karbonon, kiu povas ĉiam esti utila. Estas sufiĉe, finfine, porti tien ĉiujn hidrogenajn bombojn, kiujn ni havas ĉi tie; kaj la akvo fluos kristalpura, desinfektita de gama-radioj en la marsaj ĝardenoj.

Afiŝita en ARTICOLI, Autore | Etikedigita | Lasi komenton

REVUO KAJ RADIO

Literatura Foiro

Pola RetRadio

Kulturdomo de Esperanto “Kastelo Greziljono”

Revuo “Kontakto”

Itala Esperantista Junularo

“Revuo Esperanto”

Esperanto-vivo

TEA-BULTENO

Esperantista domo pri kulturo en Razgrad, Bulgario

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio

 

 

Afiŝita en ARTICOLI | Lasi komenton

KIU DIRIS, KE ESPERANTO ESTAS NEŬTRALA? de Renato Corsetti

Certe ne Zamenhof. Aŭskultu lin en la inaŭgura parolado de la dua Universala Kongreso en Ĝenevo en 1906-a:

“Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo. Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando, tamen kiel Esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi, kaj nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika, en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan bataladon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando – tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial, ĉar ili apartenas al alia gento.
Ĉiutage estingiĝis tie multe da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo! Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.
Oni scias, ke ne la Rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bielostok kaj multaj aliaj urboj, ĉar la Rusa gento neniam estias kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, doni al ili la eblon, libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj!”

Ne nur Zamenhof, sed ankaŭ Lapenna en pluraj okazoj levis sian voĉon, ekzemple post la dua mondmilito por kondamni la mondmilitintojn, Kaj kio pri Eŭgenio Lanti kaj Edmond Privat?

La mito pri la neŭtraleco de Esperanto estis inventita de dekstruloj, kiuj volis ne malamikiĝi kun faŝismaj registaroj, kaj asertis, ke ni ne interesiĝas pri politiko sed nur pri lingvo, kaj la silenta plimulto esperantista akceptis tion, sed ili, la dekstrulaj esperantistoj, trompis neniun. En Gremanujo oni malpermesis Esperanton kaj la japana polico tute klare komprenis la aferon kaj klarigis ĝin al la japana registaro: Esperantistoj estas kiel akvomelonoj, verdaj ekstere sed ruĝaj interne. La fakto, ke nuntempe ĉiuj registaroj ligitaj al NATO malamike indiferentas al Esperanto diras multo pli pri la militemo de NATO ol pri Esperanto.
Aliflanke la fakto, ke Esperanto kuniras kun ĉiaj progresemaj ideoj ne metas la devon al ĉiu esperantisto esti samtempe pacisto, vegetarano, ateisto, ekologiisto aŭ specisto. Ĉiu rajtas esti progresema siamaniere. Mi konas progresemajn katolikojn kaj tre politike dubindajn ekologiistojn.

Renato Corsetti: kun granda danko al Zamenhof, kiu estas la vera verkinto de ĉi tiu artikoleto.
Afiŝita en ARTICOLI, Autore | Etikedigita | Lasi komenton