Kiuj ni estas

LA KONKURSOJ DE SAMIDEANO naskiĝis en Italio, danke al iniciato de itala esperantisto, kiu simbole alprenis la pseŭdonimon de Samideano.

Italio, krom la antikva Romo kai la mallonga frenezo dum la komenco de la dudeka jarcento, ne havas imperieman tradicion, ne trudas propran lingvon al la mondo per armiloj aŭ ekonomia potenco, ne martelas la mensojn de usonanoj, eŭropanoj, afrikanoj kaj de hindoj per kantaĵoj kaj sloganoj. La mirinda itala lingvo, kiu ne estas laŭmoda en la parolado de la politikistoj kaj arogantaj pseŭdo-intelektuloj, iris tra la mondo nur kun la elmigrintoj kaj artistoj. La italaj civitanoj, kiel multaj aliaj, kapablas kompreni tre bone kio estas la perforta kultura invado, ĉar ili jam suferis kaj suferas pro tio; ili bone kapablas kompreni la rolon de neŭtrala lingvo por perado, kiu respektas ĉiun kulturon, kaj estas konceptita por la frateco kaj harmonio inter popoloj. Kiu diras, ke ĝi ne estas bezonata, ĉar oni havas la anglan aŭ la ĉinan lingvojn, tiu estas kulture jam tiom regata kaj envultata por ne percepti, ke oni estas minacanta lian identecon kaj apartenon. La lingvo-milito, kiu estas parto el pli vasta konflikto por superregado, kaj pasee kaj nun, estis historio de violento kaj perfortado. Tio neniam povos porti la pacigon kaj la plenan, reciprokan respekton inter popoloj.

Do, tiu ĉi konkurso originas el amo por la poezio kaj el amo por la libereco de ĉiuj gentoj, kiun Esperanto simbolas. Ĝi direktiĝas al italaj poetoj kaj, per Esperanto, al ĉiugentaj poetoj. Poesia da tutti i cieli. Poezio el ĉiuj ĉieloj.