Traduko de traduko? Kial ne?

UNESKO Kuriero nun aperas ankaŭ en Esperanto; al tio kontribuas proksimume trideko da esperantistoj el diversaj landoj, kiuj tradukas la tekstojn elektitajn de la redakta stabo.

Estas tiu la titolo de artikolo de Zlatoje Martinov, aperinta en n-ro291 de Literatura Foiro, en ĝi estas iuj interesaj rimarkoj, kiujn mi deziras iom ampleksigi per kelkaj ekzemploj, ĉerpitaj de mia propra sperto.
Mi komencu tamen per anekdoto, kiu rekondukas min al miaj gimnaziaj studoj. Ni metu nin en la ĝustan tempan perspektivon. Estas konate, ke la evoluo de kelksj lingvoj komenciĝis per la akcepto de iu modelo, kiun ni ofte nomas klasika: tio okazis por la latina lingvo en la epoko de Aŭgusto, kiu rekonis en la grekaj poemoj la imitindan ŝablonon (kaj Vergilio mortonte petis, ke lia Eneado estu detruita ĉar malsupera kompare kun tiu modelo); la malfrua latina lingvo kaj la moderna germana lingvo naskiĝis per la respektivaj tradukoj de la Biblio. Post jarcentoj, dum kiuj Italio estis malgranda apendico de la Imperio, la nomo Italio reaperis por sendependa regno post la konkero fare de Napoleono (la itala flago estis de li baptita en decembro 1796). En tiu jarcento formiĝis itala kultura elito, kies ĉefa reprezentanto estis la poeto Ugo Foscolo: en 1797 li fondis la Societon Por Publika Instruado, al kiu li prezentis ambician plurvoluman planon de publika instruado; per ĝi estis rekomendita la kono de multaj ĉefverkoj de la tiam tutmonde konata literaturo, inter kiuj brilis la tri klasikaj epopeoj (Iliado, Odiseado, Eneado); en ĝi estis ankaŭ la studo de la latina lingvo, kiun tamen en iu momento li volis anstataŭigi per la franca. Li esperis trovi en Napoleono la plej bonan gvidonton por la nova Italio, sed poste li seniluziiĝis kaj fine mortis en Anglujo.
La unua ministro pri publika instruado de la nove formiĝinta itala regno, Gabrio Casati difinis la programojn validajn por la ŝtataj lernejoj. En 1923 iĝis ministro pri instruado la filozofo Giovanni Gentile, kiu reformis la tutan sistemon, de la elementaj lernejoj ĝis la universitato. Lia programo por la gimnazio (la unuaj kvin jaroj de la klasika liceo) postulis la konon de la supre menciitaj tri epopeoj de la klasika literaturo, pere de itallingvaj tradukoj.
Eneado estis italigita en la 16-a jarcento de Annibale Caro, Odiseado en la 18-a de Ippolito Pindemonte, kaj en la sama 18-a komencis labori pri Iliado Ugo Foscolo mem; sed li estis kaptita de aliaj travivaĵoj en tiu tumulta jarcento, kaj li interrompis la laboron; prenis sur si tiun taskon alia el la plej popularaj tiutempaj poetoj, Vincenzo Monti; sed ekestis problemo: li ne konis la grekan lingvon; ekzistis latinlingvaj versioj, kaj li sin turnis al ili, sed ne povis eviti la mokan epigramon de Ugo Foscolo: ”Jen Monti, la poet’: li kun fiero / tradukis tradukintojn de Homero”. Kaj fakte la unuajn versojn de tiu ” traduko de traduko”mi lernis parkere kun miaj samliceanoj kiam mi estis 12-jara. En ĉi tiu kazo oni povas aserti, ke la fina itala versio estas tute fidinda, ĉar la klasika greka lingvo estis bone konata en la medio de la kleraj korteganoj de imperiestro Aŭgusto, kaj ĝi povis funkcii, laŭ la difino de Zlatoje Martinov, kiel inter-originalo. Cetere la atento de la latinaj tradukintoj, sed ankaŭ de la italaj liceanoj, koncentriĝis precipe pri la dueloj kaj amaj aventuroj. Tion pruvas ankaŭ la fakto, ke la metriko tute ŝanĝiĝis: la grekaj kaj latinaj heksametroj de la tri epopeoj iĝis italaj kvinjamboj, laŭ la modelo de Dante Alighieri; nur en la 20-a jarcento, post la adaptado de la klasika metriko enkondukita de Giosué Carducci, (kiu tamen difinis tiujn versojn barbaraj) la heksametroj reakiris civitanecon en la italaj tradukoj de la klasikaj epopeoj.
Ni venu nun al tute malsama temo, kiu koncernas religiajn tekstojn, La itala Centro de Bibliaj Studoj diskonigas per la reto tradukojn de dimanĉaj homilioj en diversaj lingvoj, kaj unu el tiuj lingvoj estas esperanto. Tie oni renkontas tute alian problemon: la homilio estas komento al ĉerpaĵo el la Biblio; tiu ĉerpaĵo estas jam esperantigita en oficiala misalo, aprobita de tiucela episkopa komisiono en la jaro 1990 (la komisionon prezidis Wladyslaw Miziolek, episkopo en unu el la subdiocezoj de Varsovio; detaloj estas en la broŝuro Esperantaĵoj de Davide Astori) , do en ĉi tiu kazo la interoriginalo estas jam en esperanto . Sed, male al la ekzemplo pri la latina lingvo, ĝi estas netuŝebla, ĉar garantiita de iu ekstera aŭtoritato. Aliflanke ĝia signifo povas esti ne tute klara.
Prave Zlatoje Martinov mencias tiun problemon por la tradukoj de la Biblio: oni povas obĵeti, ke tio venas ne de la de la lingvo de la interoriginalo, sed de la originalo mem, kiel pruvas diskutoj inter teologoj: ekzemple, en la dimanĉa tagmeza beno, kiun la papo dissendas al la tuta kristanaro, li diras latine, el la evangelio de Johano, ke la Vorto (do Jesuo) ekloĝis en ni, sed ĉu tio signifas inter ni aŭ en niaj koroj?: kaj en Patro nia, tradukita de Zamenhof en la Unua libro (do parto de la Fundamento kaj tial netuŝebla, kvankam en alia senco), kion signifas ne konduku nin en tenton?. La dubo pri la interoriginalo malfaciligas la taskon de la fina tradukanto: fakte, li havas antaŭ siaj okuloj la originalon, kaj ankaŭ la netuŝeblan interoriginalon. Sed la Centro por Bibliaj Studoj celas reatentigi pri io, kio eble perdiĝis pro eraraj interpretoj dum la paso de la jarcentoj, kaj la predikinto, kies vortoj estis registritaj dum la prediko mem, povis deklari ke la tradicia interpreto estas erariga: la vera signifo estas ( … ). Mi konfesas (ĉu konfesende?), ke en tia kazo mi, en akordo kun mia kolego en la tradukado, revizias la “netuŝeblan” episkopan interoriginalon de la misalo, tiel ke ĝi kongruu kun la homilio.
El la ekzemploj proponitaj en la artikolo de Zlatoje Martinov mi elektas tradukon, en kiu efektive Esperanto ludis la rolon de interoriginalo: temas pri romano por geknaboj, tradukita el la itala (la pseŭdonimo de la aŭtoro, vivinta en la komenco de la pasinta jarcento, estas Vamba): ĝin esperantigis Umberto Broccatelli, ĝin eldonis en 2009 Edistudio kun la titolo La ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto kaj poste ĝin tradukis por la barata merkato Probal Dasgupta; mi opinias, ke nun ĝi estas netrovebla, ĉar ĝi ne plu aperas en la reta katalogo de: Edistudio; ĝi estas citita en la Vikipedia artikolo pri Umberto Broccatelli. Samtempe ĝi ricevis subvencion ĉar estis parto de programo de kultura interŝanĝo, sed mi ne scias ĉu ĝi fakte estis eldonita en Barato, kaj ĉu ĝi estis efektive surmerkatigita (kvankam tio estis kondiĉo por ricevi la subvencion). Jam mi legis eseon de Probal Dasgupta kun klarigoj pri kelkaj solvoj de li elektitaj por tiu esperanta “traduko de traduko”.
Zlatoje Martinov rimarkigas, ke la uzado de esperanto kiel interoriginalo povas esti interesa por verkoj en malmulte konataj lingvoj, kaj ne hazarde en la sama numero de Literatura Foiro aperas recenzo de la lasta libro de serio Oriento-Okcidento, nome Memoraĵoj de kampara knabo de Hosé Neira Vilas. Por kontroli, ĉu ĝi estas aĉetebla en Italio, mi traserĉis la retan katalogon de Amazon, kaj mi konstatis, ke ĝi estas ja aĉetebla, sed nur en la originala galega lingvo, do, laŭ mi, almenaŭ nun ne ekzistas itallingva traduko.
Post tio mi volas tuŝi alian temon, kiu ankoraŭ rilatas esperanton, sed ne kiel “interlingvo”. UNESKO Kuriero nun aperas ankaŭ en Esperanto; al tio kontribuas proksimume trideko da esperantistoj el diversaj landoj, kiuj tradukas la tekstojn elektitajn de la redakta stabo. Tiuj tekstoj estas en la angla kaj en la franca lingvoj, kaj ĉiu tradukonto elektas inter ili laŭ sia prefero, kaj povas revizii la malneton faritan de kolego: la finan superrigardon faras du personoj, unu ruso kaj unu ĉino. La impreso estas, ke ofte temas pri “traduko de traduko”, ĉar la politiko de la Kuriero estas, kuraĝigi la loĝantojn en landoj, kies lingvoj kaj kulturoj estas en la okcidenta mondo taksataj kiel “malfortaj”, por ke ili prezentu mem siajn situaciojn kaj valorigu siajn kulturajn heredaĵojn. Oni povas diri, ke tiu sinteno estas tre simila al tiu de la esperanto-movado, kaj ne estas hazardo, ke estis elektita eldono en nia lingvo! (kion ni ŝuldas al financa subteno de Ĉinio, kaj ankaŭ tio ne estas hazardo). Do, laŭ mi, la franca kaj angla versioj aspektas mem tradukoj: ekzemple, en la pasinta jaro mi tradukis artikolon kiu koncernis Sudan Sudanon; kaj la pritrakto komprenigis, ke ĝin verkis junul(in)o el tiu lando. Mi do supozas, ke la angla teksto, kiun mi elektis por traduko, estis siavice traduko, do interoriginalo, probable preparita de iu bona konanto de la angla lingvo, kiu restis sufiĉe longe en tiu lando, kaj en dubaj kazoj sin helpigis de la vera aŭtoro por esti certa pri bona kompreno de la temo. Sed interesa afero estas, ke la interoriginaloj por UNESKO Kuriero estas du, la angla kaj la franca, kaj ke kunlaboris al la fina rezulto pluraj personoj kun malsamaj kulturoj, malsamaj konoj pri la du lingvoj kaj ankaŭ pri la situacio de la lando de la vera originalo. Mi opinias, ke ni povas aserti, ke la Esperanta versio de UNESKO Courier estas vere internacia, ne nur ĉar ĝia lingvo estas esperanto, ne nur ĉar ekzistas eldonoj ankaŭ en aliaj lingvoj, sed ĉar ĝi naskiĝas en esperanta etoso, kun respekto de ĉiuj kulturoj.
Kaj laste mi tuŝas alian, iom similan, temon, en pli ampleksa panoramo de originaloj kaj interoriginaloj. Mi parolas pri la Esperanta Vikipedio. Kiel konate, la artikoloj de Vikipedio estas kontrolataj de stabo, kiu garantias la fidelecon al la principoj de Vikipedio, nome, ke estas kontroleblaj fontoj de la enhavo de la artikoloj, kaj estas respektataj la aŭtorrajtoj de la prezentita materialo. La artikoloj povas esti originale verkitaj en iu ajn el multaj lingvoj, inter kiuj estas esperanto kaj, se oni volas esperantan tradukon de iu artikolo en alia lingvo, oni povas tion fari mem, aŭ alternative utiligi la la tradukon konsilitan de Vikipedio en la maldekstra kolumno de la artikolo mem; mia impreso estas, post komparo de tekstoj en angla lingvo, itala lingvo kaj esperanto, ke preskaŭ ĉiam tiu konsilita traduko estas aŭtomate farita per programo Vikitrans, se ĝi estas aplikebla al la koncerna lingvoparo (iam mi legis, ke ĝi estas ofte aplikita al la paro de angla al esperanto; tamen mi mem konstatis, ke tio ne estas nepra regulo). El la malgranda statistiko, kiun mi faris per lingvoj de mi konataj, mi dirus, ke tiu traduka programo estas bona. Ĉiu uzanto de Vikipedio povas akiri rajton al “redakto” de artikolo, kaj la historio de la proponitaj redaktoj estas konsultebla. Do, almenaŭ principe, ĉiu Vikipedia lingvo povas, per laboro de tradukanto aŭ per la helpo de aŭtomata tradukado, iĝi lingvo por interoriginalo. Kompreneble, tio ne estus speciala prefera rolo por esperanto; mi povus cinike diri, ke la plej taŭga lingvo por tiu rolo estas la lingvo plej larĝe aplikita por aŭtomata tradukado, kaj tion povas decidi sen homa helpo, kun pli aŭ malpli kontentigaj rezultoj, iu ajn programo por serĉado tra la reto. Tio estus plia kazo, en kiu la teknologiaj progresoj malpliigas la nombron da “inteligentaj” laborpostenoj, en nia kazo da tradukistoj; la tempo, en kiu ni esperantistoj mokis la rezultojn de maŝintradukado, kvankam ankaŭ unu esperantista teamo estis inter la pioniroj de tiu scienco kaj eĉ uzis tiucele siajn konojn pri esperanto, estas malproksimaj. Ĉu tio estus samtempe la fino de Eeperanta Vikipedio?
De pure lingva vidpunkto, oni povus diri, ke jes: la sumo de ĉiuj informoj ekzistantaj en Vikipedio pri iu difinita artikolo povas esti aranĝita kiel iu tuto, legebla en iu ajn Vikipedia lingvo, sed ĉu limiĝas al tio la libera scio, la revo de ĉiuj enciklopediistoj, jarcentojn antaŭ la ekzisto de la reto, kaj proklamata kiel la celo de la esperanta Vikipedio?. Kio estas aparta en ĝi? Ĉiu kunlaboranto alportas al ĉiu ajn enciklopedio, jam per la nura elekto de la informoj disponigotaj al la legontaro, sian kulturon, sian mondpercepton, ankaŭ siajn esperojn. Kion povas alporti la Esperanta komunumo? Du aferojn, strikte ligitajn inter si: la diversajn vidpunktojn de personoj kaj socioj vivintaj kaj vivantaj en malsamaj regionoj; la reciprokan respekton inter tiuj vidpunktoj.
Kaj nun ni lasu Vikipedion, prenitan kiel ekzemplon: la esperanta kulturo, en si mem, estas “traduko de traduko”, kaj estas la (certe ne nur lingva) interoriginalo.