Nova Jaro

Oni la galerion trapenetru
de l’Nova jaro,
serĉante la ludilojn, kontentigajn
kiel bazaro.

Sed tie oni aŭdas nur ĥaoson
kompromitantan
l’esperon tradician, orakolan,
kaj elegantan.

Jam dekomence uragano sputas
nekompreneblajn,
cinikajn, flustrojn, timigante ĉiujn
ĝis la plej feblajn.

Ĵonglu la jaro per la ritma kanto
de l’optimismo,
dum dorse l’voĉ’ de l’drako nebuliĝos
pro l’egoismo.

Jam harmonias dum sonora ritmo
l’etosa kredo;
anstataŭ la ĥaos’, vigle aperas
jen…florbukedo.

Vivu l’Novjaro! Ĉu revolucia?
Ĉu eksplodema?
Ne gravas kia! Estu ĝi gracia
kaj senproblema.

Carmel Mallia.
25.12.’18

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en POEMOJ kaj ricevis la etikedo(j)n . Legosigni la fiksligilon.

Respondi