LA KRISTNASKA STELO de Nicola Morandi

LA KRISTNASKA STELO de Nicola Morandi

Dum kristnaska periodo, en multaj sciencaj kaj nesciencaj revuoj, estas kutime trovi artikolojn, kiuj pritraktas la kristnaskan stelon, la faman stelon, kiu gvidis la tri Magojn de oriento gxis la groto, en kiu naskigxis Jesuo.
La originala rakonto pri tio, trovigxas en la evangelio de Mateo.
En la aliaj evangelioj, cxi tiu evento ne estas menciita.
La rakonto diras, ke la Magoj sekvis “la stelo”-n, kiu “antauxiris ilin, gxis gxi alvenis kaj haltis super la loko, en kiu trovigxis la infano”.
Bedauxrinde la rakonto estas tre mallonga kaj malpreciza.
Kio estis la stelo, kiun la Magoj vidis ueste, cxar ili venis de oriento, t.e. de Persio?
Cxu novao? Supernovao?
Versxajne ne.
La diligentaj kaj precizegaj antikvaj astronomoj el Cxinio, Japanio kaj Koreo notis nenion en siaj dokumentoj cxi tiurilate dum tiu periodo.
Krome hodiaux oni trovas neniun restajxon (nebulozon, pulsaron aux nigran truon) de ia fenomeno okazinta antaux du mil jaroj kaj kiu tiam povis esti observita proksime al la uesta horizonto.
Du cent jarojn post Kristo, la teologo Origene hipotezis, ke la betlehema stelo estis kometo sed ankaux pri cxi tiu propono oni povas konkludi sammaniere: kial en la astronomiaj dokumentoj de la ekstremorientaj civilizacioj estas nenio pri tio?
Krome oni devas ankaux konsideri, ke dum la tempoj, en kiuj la eventoj okazis, la kometoj estis konsiderataj mesagxistoj de la malbono, tutcerte ne heroldoj de la dia gloro.
Poste konsiderigxis la hipotezo pri konjunkcio de planedoj, fenomenoj, kiuj dum la antikvaj tempoj, havis grandan konsideron.
Ni jam diris, ke Mateo parolas pri ununura stelo (“aster” en la antikva greka lingvo) tamen dum la 2-a jaro a. K., estis tre etdistanca konjunkcio de Jupitero kaj Venuso super la uesta horizonto, okazinta en la konstelacio Leono, kiu krome tiutempe reprezentis Judeon.
Kelkaj sciencistoj, cxerpante el aliaj fontoj, opinias, ke la konstelacio, kiu reprezentis Judeon estis Fisxoj.
Aliaj pensas pri Arieso, aliaj pri Virgo.
Dum tiuj jaroj aliaj konjunkcioj okazis en tiuj cxielaj zonoj: ekzemple dum la 7-a a. K. en Fisxoj, okazis konjunkcio de Jupitero kaj Saturno; dum la 6-a estis grava konjunkcio de Venuso, Saturno, Luno kaj Jupitero en la konstelacio Arieso.
Bedauxrinde la unua okazis super la eost-sudeosta horizonto, la dua super la eosta horizonto.
Tial kun tiuj astronomiaj eventoj ne bone akordigxas la rakonto de Mateo.
Kelkaj kleruloj proponis kiel kristnaskan stelon, la kasxon de Jupitero far Luno, okazinta dum la 6-a a. K., sed aliaj ne konsentas, cxar ili diras, ke dum tiu periodo, tia evento estus interpretita kiel la anonco de la forpaso de iu regxo, ne kiel lia naskigxo.

Tiel, laux la astronomia vidpunkto, la problemo estas tute en profunda maro.

Tamen kelkajn konkludojn oni povas atingi: ni jam diris, ke nur en unu evangelio trovigxas la rakonto pri la Magoj gviditaj de stelo, sercxantaj jxusnaskitan regxon.
Cxu ne povus Mateo, por pli bone glori nian Sinjoron, cxerpi inspiron de la multaj mitoj de la antikvaj tempoj, kiuj ofte rakontas, ke venonta granda regxo devas esti naskita de virga patrino, anoncita de mirakla stelo kaj dum la regxado de potenca kaj malbona regxo, kiu klopodas sensukcese mortigi lin dume li estas ankoraux malgranda infano, por eviti, ke li, farigxante plenkreskulo, detronigus lin?
Cxu ne okazis preskaux same pri Mitrao, aux la greka heroo Perseo? Kaj la historioj pri Zeuxso, Edipo, Romulo, aux la plene historia Aleksandro la Granda ne tre multe similas la eventon priskribitan en la matea evangelio?
Versxajne multaj sciencistoj senutile klopodegas sercxi konkretecon en rakonto, kiu eble estas nur simbolvalora, kaj kiu tute ne perdus aux akirus nenion, ankaux se oni sukcesus meti gxin en realan kaj koheran kadron.

Tamen ni ne povas nei, ke la klopodoj por sukcesi en tio atingigas cxiam tre interesajn sciencajn kaj kulturajn konsiderojn.

Bonan Kristnaskon kaj felicxan novan jaron al cxiuj.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en ARTICOLI, Autore kaj ricevis la etikedo(j)n . Legosigni la fiksligilon.

Respondi