POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ kvina fojo

Konkurso pri poemoj en Esperanto kaj la itala lingvo

SEN PARTOPREN-KOTIZO

AJNA  POEMTEMO ESTOS  AKCEPTITA

KIU RAJTAS PARTOPRENI
Ĉiuj poetoj, el nia planedo.

LINGVOJ
La versaĵoj povos alveni en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj.

 KIAMANIERE ONI PETAS PARTOPRENI
La poetoj devas partopreni per nur unu poeziaĵo ne pli longa ol 50 (kvindek) versoj entute.

– Oni sendu ĝin, kune kun la aliĝilo, per retpoŝto al:
samideano@hotmail.it
Elŝutu
la aliĝilon en formato DOC ĉi tie.

– Aŭ, Kara Aŭtoro, bonvolu plenigi la ĉi-suban formularon.

La verkoj devos alveni antaŭ la 30-a de aprilo 2019. La limdato ne estos prokrastebla.

REALIGO DE LA LIBRO
La juĝantaro elektos la plej belajn versaĵojn (50), kaj ili konsistigos interesan poezian kolekton el ĉiuj latitudoj, laŭ koroj kaj mensoj de nia planedo.
La poemoj, kiuj alvenos en la itala lingvo, estos tradukitaj al Esperanto de konata esperantisto kaj itala poeto.
La poemoj, kiuj alvenos en Esperanto estos tradukitaj, al la itala lingvo, de alia esperantisto, itala poeto.
En la eldonita libro, do, la sama poemo estos legebla en du lingvoj: sur la dekstra paĝo en la itala lingvo, sur la maldekstra en Esperanto.

La premiada ceremonio okazos en la salonego de klasika liceo “Maurolico” en Mesino (Sicilio, Italio), la 18-an de oktobro 2019, je la 4-a horo posttagmeze.

Unua premio: Senpaga eldono de poemverkaro. Plato, unu ekzemplero de la realigita libro “Poezio el ĉiuj ĉieloj, kvina fojo”, unu ekzemplero de la romano “Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?” de Samideano, pergameno atestanta la honormembrecon en Esperantista Sicilio.

Dua kaj tria premio: Plato, unu ekzemplero de la eldonita libro “Poezio el ĉiuj ĉieloj, kvina fojo”, unu ekzemplero de la romano “Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?” de Samideano, pergameno atestanta la honormembrecon en Esperantista Sicilio.

Speciala premio: Esperantista Sicilio premios la plej belan el la poemoj alvenintaj, en Esperanto aŭ en la itala lingvo, kiu temas pri sociala malkomforto kaj ĉia opreso. Plato. Unu ekzemplero de la eldonita libro, unu ekzemplero de la romano “Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?” de Samideano, pergameno atestanta la honormembrecon en Esperantista Sicilio.

En la unuaj tagoj de septembro 2019 ĉiuj partoprenantoj estos informitaj per retpoŝto, pri kiam la rezulto estos publikigita en ĉi tiu retejo.

La membroj de la Juĝantaro estas: Giuseppe Campolo  – verkisto, esperantisto, (sekretario),  Anna Maria Crisafulli Sartori  – literatura kritikisto, ĵurnalisto (prezidanto), Ella Imbalzano Amoroso – literatura kritikisto, Antonella Giordano – poeto  kaj romanisto, kaj eminentaj esperantistoj: Renato  Corsetti – verkisto,  Carmel Mallia – poeto, Perla Martinelli – ĵurnalisto, verkisto, Carlo Minnaja – historiisto kaj verkisto, Luigia Oberrauch Madella – beletristo, Nicola Ruggiero – poeto.

La juĝantoj ricevos la anonimajn verkojn, kiuj estos distingitaj per numero, dum la aŭtoraj nomoj estos konataj nur al Samideano, kiu sin detenos je voĉo.

La selektado de artverkoj estos neapelaciebla.

Por klarigoj kaj helpo, bonvolu skribi al: samideano@hotmail.it

FORMULARO
Kara Aŭtoro, per ĉi tiu formularo vi akceptas la jenan regularon kaj la partoprenmanierojn, vi deklaras, ke via verko estas via kreaĵo kaj ke vi posedas ĉiujn ĝiajn rajtojn kaj ekde nun vi permesas la eventualan publikigon de via verko, krome vi akceptas la traktadon de viaj personaj elementoj, laŭ la reguloj antaŭfiksitaj de la leĝa dekreto 169/03 de la itala Respubliko kaj postaj modifoj, kaj nova eŭropa regularo pri la protektado de datenoj n. 2016/679 GDPR, kiu ekvalidis la 25-an de majo 2018.

     

    Nicola Morandi estas la respondeculo pri la disvastigo de la konkurso.

     

    © Giuseppe Campolo 2013 10 18
    ideo strukturo procedo
    ciuj rajtoj