POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ sesa fojo 2020

Konkurso pri poemoj en Esperanto kaj la itala lingvo

SEN PARTOPREN-KOTIZO

AJNA  POEMTEMO ESTOS  AKCEPTITA

KIU RAJTAS PARTOPRENI
Ĉiuj poetoj, el nia planedo.

LINGVOJ
La versaĵoj povos alveni en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj.

 KIAMANIERE ONI PETAS PARTOPRENI
La poetoj devas partopreni per nur unu poeziaĵo ne pli longa ol 50 (kvindek) versoj entute.

– Oni sendu ĝin, kune kun la aliĝilo, per retpoŝto al:
samideano@hotmail.it
Elŝutu
la aliĝilon en formato DOC ĉi tie.

– Aŭ, Kara Aŭtoro, bonvolu plenigi la ĉi-suban formularon.

La verkoj devos alveni antaŭ la 30-a de novembro 2020. 

Al ĉiuj partoprenantoj, Samideano sendos la verkaron en pdf, kiam ĝi estos preta kaj eldonita.

REALIGO DE LA LIBRO
La juĝantaro elektos la plej belajn versaĵojn (50), kaj ili konsistigos interesan poezian kolekton el ĉiuj latitudoj, laŭ koroj kaj mensoj de nia planedo.
La poemoj, kiuj alvenos en la itala lingvo, estos tradukitaj al Esperanto de konata esperantisto kaj itala poeto.
La poemoj, kiuj alvenos en Esperanto estos tradukitaj, al la itala lingvo, de alia esperantisto, itala poeto.
En la eldonita libro, do, la sama poemo estos legebla en du lingvoj: sur la dekstra paĝo en la itala lingvo, sur la maldekstra en Esperanto.

La premiada ceremonio okazos en la salonego de klasika liceo “Maurolico” en Mesino (Sicilio, Italio), en dato ankoraŭ nun ne difinita.

Unua premio: Plato, unu ekzemplero de la realigita libro “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, sesa fojo, unu ekzemplero de la romano “Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?” de Samideano.

Dua kaj tria premio: Plato, unu ekzemplero de la eldonita libro “Poezio el ĉiuj ĉieloj, sesa fojo”, unu ekzemplero de la romano “Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?” de Samideano.

Speciala premio: Esperantista Sicilio premios la plej belan el la poemoj alvenintaj, en Esperanto aŭ en la itala lingvo, kiu temas pri sociala malkomforto kaj ĉia opreso. Plato. Unu ekzemplero de la eldonita libro, unu ekzemplero de la romano “Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?” de Samideano, pergameno atestanta la honormembrecon en Esperantista Sicilio.

Speciala premio Samideano: por la plej bela soneto, en Esperanto aŭ en la itala lingvo. Plato. Unu ekzemplero de la eldonita libro, unu ekzemplero de la romano “Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?” de Samideano.

En la unuaj tagoj de septembro 2020 ĉiuj partoprenantoj estos informitaj per retpoŝto, pri kiam la rezulto estos publikigita en ĉi tiu retejo.

La membroj de la Juĝantaro estas: Giuseppe Campolo  – verkisto, esperantisto, (sekretario),  Anna Maria Crisafulli Sartori  – literatura kritikisto, ĵurnalisto (prezidanto), Ella Imbalzano Amoroso – literatura kritikisto, kaj eminentaj esperantistoj: Renato  Corsetti – verkisto,  Carmel Mallia – poeto, Carlo Minnaja – historiisto kaj verkisto, Nicola Morandi – Beletristo,  Luigia Oberrauch Madella – beletristo, Nicola Ruggiero – poeto.

La juĝantoj ricevos la anonimajn verkojn, kiuj estos distingitaj per numero, dum la aŭtoraj nomoj estos konataj nur al Samideano, kiu sin detenos je voĉo.

La selektado de artverkoj estos neapelaciebla.

Por klarigoj kaj helpo, bonvolu skribi al: samideano@hotmail.it

FORMULARO
Kara Aŭtoro, per ĉi tiu formularo vi akceptas la jenan regularon kaj la partoprenmanierojn, vi deklaras, ke via verko estas via kreaĵo kaj ke vi posedas ĉiujn ĝiajn rajtojn kaj ekde nun vi permesas la eventualan publikigon de via verko, krome vi akceptas la traktadon de viaj personaj elementoj, laŭ la reguloj antaŭfiksitaj de la leĝa dekreto 169/03 de la itala Respubliko kaj postaj modifoj, kaj nova eŭropa regularo pri la protektado de datenoj n. 2016/679 GDPR, kiu ekvalidis la 25-an de majo 2018.

     

    Nicola Morandi estas la respondeculo pri la disvastigo de la konkurso.

    Donu al Samideano per PAYPAL ĈI TIE

    © Giuseppe Campolo 2013 10 18
    ideo strukturo procedo
    ciuj rajtoj