BALADO POR ESPERANTO (saĝe enloĝi la teron) unua fojo

konkurso por versaĵo muzikinda

TEMO: SAĜE ENLOĜI LA TERON

Ĉiuj poetoj, el nia planedo, povas partopreni

SEN PARTOPREN-KOTIZO

La poetoj povas partopreni per nur unu poeziaĵo, neniam eldonita kaj neniam premiita, en Esperanto, aŭ en la itala lingvo, aŭ en ambaŭ lingvoj. 

– La versaĵo kai la aliĝilo povas esti senditaj, en formato DOC, per retpoŝto al:
associazione@siciliaesperantista.com
Elŝutu la aliĝilon en formato DOC ĉi tie.

– Aŭ, Kara Aŭtoro, bonvolu plenigi la ĉi-suban formularon.

La verkoj devos alveni antaŭ la 30-a de aprilo 2019. La limdato ne estas prokrastebla.

*

Esperanto estas lingvo tre aparta ĉar ĝi enhavas filantropian idealon, kies esenco estas antaŭenpuŝi la kulturon pri kunlaborado kaj aspiron al universala paco inter la popoloj. La esperantistoj loĝas en ĉiu lando el la mondo; kvankam ili estas relative malmultaj kompare al la impona loĝdenseco, ili estas unika ekzemplo de libervola kaj senenfaza interfratiĝo, kiu transpasas kun simpleco etnojn, kategoriojn kaj apartenojn, kiuj ne bezonas regulon de ordeno. Se Demokratio ie loĝas, ĝi ja prenis seĝon en la idealo dolĉa kaj ĝentila, kiun Esperanto implicas. Kaj okazas, ke esti esperantisto estas konkreta kaj ĉiutaga ekzercado pri bonaj kaj konstruaj rilatoj. Se ĉiuj gepatroj scius tion, per laŭdeva disvastigo de amaskomunikiloj kaj per voĉo de lernejoj, certe ili evitus esti nespecife skeptikaj kaj enfermiĝintaj en la nuntempa mondo por ne negi la esperon al siaj beboj, kiuj baldaŭ estos forŝtelitaj por esti trejnitaj al mortigo, kaj urĝe kondukus mane ilin al samideanoj volontuloj instruistoj.

Esperantista Sicilio invitas la ĝentilajn animojn de poetoj mediti pri la temo de paco kaj reale malmultaj eblecoj, laŭ la nuntempaj faktoj, de interfratiĝo inter popoloj, kiuj estas minacitaj ankoraŭ de jugoj kaj masakroj. Bonvolu ili konsideri la humilan alkvokon de Esperanto, kies aŭro inspiras hororon por ĉiu trudo. Se do la poetoj, kiujn ni amas, ĉar ili estas noblaj ekzemploj de homaj estaĵoj kaj ĉar ili povas doni decidan kontribuon al kolektiva konscienco, se ili eltrovas kialon por partopreni al ĉi tiu konkurso, inspirita al tio, kion nin klopodis esprimi, jen la anonco.

*

La premiada ceremonio okazos en la salonego de klasika liceo “Maurolico” en Mesino (Sicilio, Italio), la 18-an de oktobro 2019, je la 4-a horo posttagmeze.

La gainintaj verkoj estos muzikigitaj de la komponisto kaj orkestrestro Biagio Ilacqua kaj de la kanzonkomponistino kaj kantistino Jane Kumada.

Jane Kumada kantos en la itala kaj Esperanto la tekstojn, kiujn ŝi muzikigos. La tekstoj muzikigitaj de Biagio Ilacqua estos kantitaj de sopranulino Romilda Mangraviti.

Esperantista Sicilio sentos sin honorplena konsideri ĉi tiujn verkojn siaj sonoraj standardoj.

La Juĝantaron konsistigas Biagio Ilacqua, Romilda Mangraviti, Jane Kumada, Samideano (en la rolo de sekretario) kaj (en la rolo de tradukantoj) Carmel Mallia,  Carlo Minnaja, Nicola Morandi.
Oni celas trovi muzikigindajn versojn, kiuj sukcesu esprimi la profundan signifon de Esperanto kaj aspiron al harmonia kunvivado de homoj.

La elektoj de la Juĝantaro estas neapelacieblaj.

En la unuaj tagoj de septembro 2019 ĉiuj partoprenantoj estos informitaj per retpoŝto, pri kiam la rezulto estos publikigita en ĉi tiu retejo.

Por klarigoj kaj helpo, bonvolu skribi al: samideano@hotmail.it

ALIĜILO
Kara Aŭtoro, per ĉi tiu formularo vi akceptas la jenan regularon kaj la partoprenmanierojn, vi deklaras, ke via verko estas via kreaĵo kaj ke vi posedas ĉiujn ĝiajn rajtojn kaj ekde nun vi permesas la eventualan publikigon de via verko, krome vi akceptas la traktadon de viaj personaj elementoj, laŭ la reguloj antaŭfiksitaj de la leĝa dekreto 169/03 de la itala Respubliko kaj postaj modifoj, kaj nova eŭropa regularo pri la protektado de datenoj n. 2016/679 GDPR, kiu ekvalidis la 25-an de majo 2018.

Bonvolu plenigi la sekvan formularon.

    submit "Sendu"]


    Nicola Morandi estas la responsulo pri la disvastigo.

    © Giuseppe Campolo 2018 11 18
    ideo strukturo procedo
    ciŭj rajtoj