KONKURSOJ

***

ESPERANTO Ĉu etika lingvo aŭ CandyCrush?
(Carlo Minnaja esperantigis)

Kiu, nuntempe, ne sentas sin ekologiisto, amiko de la planedo, pacifisto? Malmultaj! Ni estas ĉiuj ekologiistoj, favorantoj de la daŭrigebla evoluo kaj manĝas viandon nur se la bestojn mortigas iu alia kaj for de nia vido. Por esti militincitulo kaj malamiko de la naturo kaj tion deklari, necesus troa kuraĝo, estus, kerne, defii propran opinion pri si mem, eĉ antaŭ ol la publikan.
La homo oeconomicus elektas aliĝi al Etiko. Civilizo naskiĝas kun la malkovro de la abstrakta mondo. Etiko estas abstrakta areo tre trankviliga, kaj funkcias pli bone ol la kristana absolvo, ĉar ĝi ne postulas konfeson de la peko sed donacas al ni ĝian nuliĝon, profitante la fakton ke, sur la praktika kampo, ni estas neresponsaj pro nekompetenteco. La parto grava de ni, tiu alta, la anima, en kiu kuŝas nia vera “mi”, estas pura, plene etika. De tio kio okazas ne ni estas la konstruantoj, sed aliaj: ni povon ne havas.
Ni estas la etikaj fiuloj, kapablaj sin eltiri eĉ antaŭ la inkviziciisto, iam terura kaj nun mistifikebla, kiu estas nia konscienco.
Facilas por ni indiki al ni mem kiel utopian (la bela vorto signifanta: destinita por ne-realigo) ĉion, kio konsistigas engaĝon ne rekompencitan. Oni instruis al ni esti subaĉetitaj, kaj ni ja estas tiaj. Do, ne gravas kiom io estas esenca por la solvo de ĉefajproblemoj, kiel, ekzemple, la paco aŭ la liberiĝo de la subremo, por ne mencii, ankaŭ mi, la klimaton. Se ĝi kostas al ni eĉ eron da nepagata peno, ni ĝin deklaras utopia. Cetere, ĉu tiun aferon tiom gravan (ĉia afero, eĉ se temus pri nia saviĝo) estas faranta la plimulto? Ĉu ne? Do, kion vi volas de ni? Ni estas demokratoj! La belajn aferojn ni ja volas, tion pruvas niaj anoncoj en Facebook kaj WatsApp. Rigardu tie, kiel ni indignas. Ilin ne volas la aliaj, klare!

Kaj tio okazas ankaŭ pri Esperanto: Ĝi estas flegata de eta aro da utopiistoj, mi ne perdas mian tempon kun ĝi. Nu, ĉu mi estas stultulo, stultulino? Mi estas tro laca, prefere mi iom malstreĉiĝu. Kaj la homo (kiu starigas monumentojn al Giordano Bruno kaj al Terezo el Kalkato) ekludas CandyCrash, ĝis li estas vokata por vespermanĝo.

“Esperanton oni povas lerni senpage, eĉ per interreto, en dek lecionoj, farante simplan peton al: samideano@hotmail.it.”

Ridinde: Samideano estas utopiisto, li komprenas vere nenion pri kiel iras la aferoj. Kursanojn oni devas pagi, eventuale eĉ post la plenumo de la ekzamenoj. Aŭ eble ilin devigi laŭleĝe. Doni al ili monpunon por ĉiu malalta noto; por tiuj kiuj evitas, por tiuj kiuj ne enskribiĝas al la kursoj ene de la 28-a de februaro, estu oficiala kontrolo; ĉe la Universitato la ekzamenojn oni rajtu plenumi nur en Esperanto, alie doktoriĝas neniu. Ĉar la lingvo povas ja esti dezirinde universala kaj etika kiom Samideano pretendas – kaj resti en la limbo de la belaj aeraj aferoj; sed por ke ĝi el la abstrakta mondo trovu la vojon al realiĝo, ĝi devas subiĝi al la leĝoj de la mondo, kiuj estas pri dono kaj havo, pri forto kaj perforto.

Kaj tamen bankieroj kaj leĝfarantoj estas angloj.

 

Subtenu Samideanon per donaco. Ĉi tie